El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la Eŭropa Rondira Ekspozicio de Artaĵoj pri Tibeto faritaj de Han Yuchen

| 2013-08-12
Bookmark and Share

 

 

Han Yuchen (la dua de dekstre) interparolas kun belgaj artistoj.  

 

La urbestro de Knokke-urbo sin fotas antaŭ la olepentraĵo Ĉe piedo de la montaro Kunlun.  

 Han Yuchen (maldekstre) kaj la Bruselo-urbestro en la ekspozicio

 La olepentraĵo Malgrandaj Kamaradoj

 La olepentraĵo Knabino Zhuoma

 La olepentraĵo Bonkora Maljunulino

 La olepentraĵo Ĉe la Piedo de la Montaro Kunlun

 La olepentraĵo Borde de la Rivero Niyang

 La fotografaĵo Akvo el la Ĉielo

 La fotografaĵo Preĝado

La fotografaĵo Gajaj Elementlernantoj  

 La fotografaĵo Preĝadaj Flagoj Dancas en Vento

Teksto kaj fotoj de Li Jianhua

 

    Dank' al la galerio Berko, fama eŭropa arta agentejo, inaŭguriĝis la "Rondira Ekspozicio de olepentraĵoj, belskribaĵoj kaj fotografaĵoj pri Tibeto faritaj de Han Yuchen en la ĉemara urbo Knokke de Belgio.

 

    Pro tio, ke la Knokke-anoj ŝatas olepentraĵojn kaj aliajn artaĵojn, en la urbo estas multaj galerioj, kie oni ofte organizas koncernajn ekspoziciojn, tial, la urbo ricivis la nomon "La arta urbo de Belgio". En la pasintaj cent jaroj, la galerio Berko organizis ĉefe Olepentraĵajn Ekspoziciojn. Per tio ĝi akceptis multajn politikistojn kaj famulojn, inkluzive de la franca eksa preizidento Jacques Chirac kaj la brita princino Diana Spencer, kaj ĝi ankaŭ organizis ekspozicion de olepentraĵoj por belga ĉefministro.

 

    Tio estas la unua ekspozicio por la ĉina artisto en tiu ĉi urbo, kaj krome la ekspoziciaĵoj temas pri Tibeto, pro tio ĝi akiris grandan atenton de diversaj rondoj de Belgio, kaj multaj amaskomunikiloj faris raporton pri ĝi.

 

    Han Yuchen naskiĝis en la jaro 1954. Influate de sia patro, li denaske ŝatas belskribadon kaj pentradon. En la 1970-aj jaroj Han Yuchen akceptis instruadon de la famaj pentristoj Li Hua, Su Gaoli, Liang Yulong kaj Zhang Wenxin, kiuj instruas en la Ĉina Centra Belarta Akademio. Lastatempe, la olepentraĵoj, belskribaĵoj kaj fotografoj faritaj de Han Yuchen estas ekspoziciitaj en multaj ekspozicioj.

 

    Han Yuchen ne nur estas fama olepentristo kaj belskribisto en Ĉinio, sed ankaŭ gajnis gravan atingon en fotografado. Nun, li jam eldonis kelkajn librojn pri belskribadon, pri fotografado, pri poemoj, pri olepentraĵoj kaj tiel plu.

 

    Nun, Han Yuchen estas honora membro de la Olepentraĵa Arta Komitato de la Ĉina Belartista Asocio, membro de la Ĉina Belskribista Asocio, vicprezidanto de la Hebei-provinca Belskribista Asocio, membro de la Ĉina Fotografista Asocio, prezidanto de la Handan-urba Belskribista Asocio, prezidanto de la Handan-urba Olepentraĵa Instituto.

 

    Efektive, Han Yuchen estas entreprenisto kaj laboras kiel prezidanto de la estraro de la grupo Yangguang kun pli ol 20 mil laborantoj. Krome, li servas ankaŭ kiel reprezidanto de la 10-a, la 11-a kaj la 12-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio. Pro liaj brilaj atingoj, la registaro aljuĝis al li la Tutlandan Laboran Medalon -- la plej alta honoro por laborantoj de Ĉinio.

 

Redaktoro : Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments