Ĉefpaĝo

"Kompatinde" okupita kongresano–la UK en Islando (I)

| 2013-08-12
Bookmark and Share

 

 

    Depost la eklaboro ĉe la redakcio de El Popola Ĉinio mi daŭre sentis bezonon diri al la mondo esperantista, ke jen mi laboras ĉi tie en Pekino per Esperanto. En la lasta jaro tamen la Universala Kongreso en Hanojo, kiu ŝajnis oportuna forumo por tio, okazis tro mallonge post mia enposteniĝo tiel ke mi ne povis aranĝi mian partoprenon. Ĉi-jare mi komencis pretigi min tiucele iom pli frue, kaj sukcesis partopreni la kongreson en Rejkjaviko nelaste pro la instigo kaj helpo de mia longjara amiko--samideano Ragnar Baldursson, kiu nun estas ministro-konsilisto ĉe la islanda ambasadorejo en Pekino.

 

 

Ragnar Baldursson (maldekstre) kun edzinflanka parenco en sia islanda loĝejo
 
Indikiloj en la helsinka flughaveno 

 

 

    Por mi la unua vizito al Eŭropo okazis pro la UK en Tampereo, Finnlando en 1995. De tiam plurajn fojojn mi partoprenis esperantajn aranĝojn eŭropajn inkluzive de la UK en Berlino en 1999, sed neniam revizitis landojn nordajn. Do post 18 jaroj denove mi trovis min en la norda parto de tiu terpeco, kaj eĉ flugis tien tra Finnlando -- mia karmemora, unua lando eŭropa (notinde, tamen, ke la finnoj pratempe venis el Azio). Sed mi tute ne havis tempon eliri el la flughaveno. La Vantaa-aerodromo en Helsinko ŝanĝiĝis intertempe: ekzemple, ĉe la atendejo por longdistancaj flugoj mi trovis multe da indikiloj skribitaj ankaŭ en la ĉina, japana kaj korea.

 

Kompreni la mondon Balduran

 

    Preskaŭ unu horon poste mi plu flugis al Islando. Surteriĝinte ĉe la internacia flughaveno keflavika oni veturigis min per buso al la urbocentro de Rejkjaviko. La pejzaĝo kiun mi vidis tie donis al mi impreson de preskaŭa dezerto, ĉar ekster homloĝataj areoj absolute mankis arboj (mi ie legis, ke en Islando malfacile arboj kreskas en la natura medio, se mankas daŭra prizorgo de homoj) kaj videblis nur herboj kaj muskoj. Tie kaj alie kuŝis eĉ okulfrapaj rokpecoj, kiuj estas netuŝitaj restaĵoj de lafo elŝprucita el vulkanoj. Rigardante tian vidaĵon mi sentis, ke mi komencas kompreni la poezian mondon de Baldur Ragnarsson, unu el niaj plej elstaraj bardoj, kiu cetere estas la patro de la jam menciita Ragnar.

 

    Mi volas diri, ke la poemoj de Baldur naskiĝis ne nur pro lia epoko nova kaj pro tio malsama ol tiu de Kalocsay, kiu obstine rifuzis aprezi verkojn de la siatempa junulo, sed parte ankaŭ pro tiu medio islanda, rokplena kaj senarba, kiu ĝuste pro tiu "sovaĝeco" taŭgas por abstrakta poezia medito. Mi povis senti, ke peco de nia parnasa tero trovis grundon realan en tiu preskaŭ polusa lando. Kaj pri tio mi estas certa ne nur kape kaj cerbe, sed ankaŭ korpe kaj haŭte. La longtempa flugado al la Baldura hejmloko jam nur pro tio valoris.

 

 

 Baldur Ragnarsson (la dua de dekstre) kaj lia edzino (plej maldekstre) dum la UK; plej dekstre staras Probal Dasgupta.

 La hundo de mia gastiganto

 

    Ĉu mi kulpas pri troigo, se mi diras, ke mi estis sub beno de la esperanta muzo ĉar mi havis privilegion gasti ĉe alia filo de Baldur. Nu, fakte estis Ragnar, kiu afablis peti sian fraton gastigi min dum mia restado en Islando. Pro tio mi devis frekventi la kongresejon per buso, kiu bezonis dek kvin minutojn aŭ simile, sed anstataŭe mi havis ĝojon loĝi ĉe islanda familio, kie mi renkontis fraton de Ragnar, ties edzinon kaj tri filojn, grandan hundon kaj malgrandan katon. Ĉar mi ofte estis en la kongresejo aŭ en ĝia ĉirkaŭaĵo ĝis malfrue vespere, mi plej multe konatiĝis kun la hundo, kiu en la unua renkonto bojis al mi kiel li faras al ĉiu nekonato, sed tuj amikiĝis kun mi kaj jam je la dua fojo svingis la voston al mi anstataŭ boji.

 

"Kompatinde" okupita kongresano

 

    Kiel mi skribis komence de tiu ĉi artikolo, mia unuavica celo partopreni en la UK estis "anonci" al la esperantistaro, ke mi vivas en Pekino kiel profesia esperantisto. Tiu-cele mi efektive anoncis min al la 6-a Nitobe-simpozio okazinta tuj antaŭ la kongreso (mi estis unu el la kunorganizantoj de tiu simpozio, kiu okazis en Tokio en 2007, tuj antaŭ la UK en Jokohamo) kaj la dumkongresa esperantologia konferenco. Dankinde mi ankaŭ estis invitita prelegi dum la kunveno de la literatura sekcio de la Akademio de Esperanto kiel ĵus bakita ano de tiu sekcio, kaj ankaŭ paroli kiel unu el la pluraj podianoj dum la kleriga lundo pri la diskonigo de la Esperanto-literaturo inter la esperantistoj mem.

 

"Ge-Kitagawa-oj", esperantista paro el Japanio, kiu ofte fariĝis viktimoj de miaj grimaco kaj grumblo pri ekskursoj 

 

 

    Tri prelegoj kaj surpodia babilado eble jam sufiĉos por diskonigi min, mi pensis unu monaton antaŭ la kongreso. Montriĝis, ke estis eĉ tro, ĉar mi dum la kongreso povis ĉeesti eĉ ne unu el la ekskursoj. En la dumkongresa merkredo dediĉita al la tut-taga ekskurso mi devis resti ĉe la hejmo de mia gastiganto por prepari la komputilajn diapozitivojn, kiuj akompanu mian referaĵon por la esperantologia konferenco la sekvan tagon. Pro tio, mi ŝerce faris grimacon aŭ grumblis same ŝerco-cele, kiam miaj geamikoj revenis el ekskursoj kaj eldiris admirajn vortojn pri la beleco de Islando, kiujn ili estis ĵus vidintaj.

 

    Fakte mi mem estis tre kontenta pri mia (enhava kontribuo al la) kongreso, ĉar krom en miaj propraj paroladoj mi sufiĉe ofte intervenis dum aliaj programeroj, nelaste ĉar mi havis multon dirindan kiel eksterlanda esperantisto en Pekino, kiu kiel tia jam iom ekkonis la movadon en la lando kaj volis dividi tiujn scikonojn kun aliaj kongresanoj, kiuj malfacile povas havigi al si tiajn informojn kaj spertojn. En mia lasta (fakte nur la dua) eŭropa UK en Berlino antaŭ 14 jaroj mi ne havis ion por diri antaŭ la publiko, mi rememoras. Do mi certe rajtas esti kontenta pri mia progreso tiukampe.

 

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments