El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la 23-a Internacia Biera Festivalo en Qingdao, Ĉinio

| 2013-08-12
Bookmark and Share

 Malfermita la 23-a Internacia Biera Festivalo en la urbo Qingdao

Zhang Xinqi, urbestro de Qingdao, martele malfermas la unuan vinbarelon.  

 

Eksterlandaj vizitantoj en la karnavalo de la biera festivalo  

 

 

    Je la 9-a horo de la 10-a de aŭgusto inaŭguriĝis la 23-a Internacia Biera Festivalo sur la placo Jarcento en la urbo Qingdao de la provinco Shandong en orienta Ĉinio. La ĉi-foja festivalo kun la ĉeftemo "Multkolora festivalo biera ĝuigas la vivon novan" daŭros je 16 tagoj.

 

    En la inaŭguro Zhang Xinqi, urbestro de Qingdao, malfermis la unuan vinbarelon de la festivalo, tion sekvis la karnavala rondiro kaj mirindaj prezentoj. Tiuvespere, la gastoj en- kaj eksterlandaj kune ĝojis sur la placo kaj kune ĝuis diversajn speciojn da biero.

 

    La unuafoja festivalo estis okazigita en la jaro 1991 kiel la dua plej granda biera festivalo en la mondo. La ĉi-foja festivalo allogis koncernajn entreprenojn kun pli ol 300 specioj da biero el 18 landoj, la kvanto de la ĉi-foja festivalo superis tiun de la pasintaj. Krom la famaj bieraj markoj Qingdao, Budweiser, Heineken, Carlsberg, Guinness, Corona Extra, Newcastle kaj Tiger, en la festivalo partoprenis por la unua fojo la markoj el Serbio, Tajlando kaj tiel plu kiuj donis tute novajn spertojn al la vizitantoj.

 

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments