El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina oficŝipo revenis al Ŝanhajo

| 2013-08-12
Bookmark and Share

 

"Marpatrolo-01" ĉe la rivero Huangpu, Ŝanhajo

 

 

    La 11an de aŭgusto post 62-taga navigado la ĉina oficŝipo "Marpatrolo-01" plenumis 14 000-marmejlan rondvojaĝon al Aŭstralio kaj tri aliaj landoj kaj revenis al kajo de la internacia pasaĝertransporta centro de Ŝanhajo. Estas la unua fojo, ke ĉina oficŝipo transiras la ekvatoron kaj vizitas landojn ĉe la suda hemisfero, kaj ke ĉina oficŝipo vizitas kelkajn landojn.

 

    En la 10a de junio la ŝipo ekveturis de Ŝanhajo. Ĝi veturis norden-suden al Sidnejo kaj Keynes de Aŭstralio, Ĝakarto de Indonezio, Jangono de Birmo kaj Kelang de Malajzio. La ŝipo vizitis maraferajn administraciojn de la supre menciitaj kvar landoj, kaj faris fakajn interŝanĝojn kaj manovrojn pri surmara ŝercado kun ili respektive.

 

    Xu Guoyi, estro de la delegacio, diris, ke la vizito akiris tri atingojn: realigi interŝanĝojn kaj reciprokan fidon kun la trilandaj maradministracioj; ekzameni la ŝipajn funkciojn kaj kapablojn kontraŭ urĝaj okazaĵoj; ricevi varman akcepton de lokaj ĉinoj kaj ĉindevenuloj kaj pliigi nacian ferion de transmaraj ĉinoj.

 

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments