El Popola Ĉinio>头条新闻>

La tria statuo de la Diino por la Monda Paco starigota en Israelo

| 2013-08-13
Bookmark and Share

 

La statuo de la Diino por la Monda Paco jam en la israela urbo

 

 

    La tria statuo de la Diino por la Monda Paco atingis la urbon Haifa de Israelo, oni jam finis ĝian starigon antaŭ la 12-a de aŭgusto. La statuo estas farita de la ĉina artisto Yao Yuan por prezenti la bonvolon de la ĉina popolo pri la monda paco kaj transdoni al la mondo la tradician koncepton pri "la paco valoras" de la ĉina nacio. Oni okazigos la inaŭguran ceremonion por la oficiala starigo de la statuo en la 20-a de aŭgusto.

 

    La statuo farita el altkvalita ŝtalo altas je 12 metroj. Ĝi estas la triafoja donaco de Yao Yuan al eksterlando, antaŭe li donis siajn samnomajn statuojn al Francio kaj Ĉilio.

 

    Yao Yuan elektis la urbon Haifa kiel la "pura tero" por meti sian artaĵon, kun la celo, ke la paco kaj stabileco realiĝu en la mezazia regiono, kaj samtempe li volas diskonigi la tradician koncepton pri paco de la ĉina nacio.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Rufieng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments