El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina sportisto Lin Dan ĉampioniĝis por la 5-a fojo en la monda volanluda ĉampioneca konkurso

| 2013-08-13
Bookmark and Share

 

Lin Dan kaj Lee Chong Wei en la konkurso 

 

Lin Dan ricevas la medalon.  

 

    Vespere de la 11-a de aŭgusto en Kantono okazis la finalo de la monda volanluda ĉampioneca konkurso de 2013, kie ĉina sportisto Lin Dan venkis Lee Chong Wei el Malajzio, kaj la lasta forlasis la konkurson pro vundiĝo. La du sportistoj jam renkontiĝis en 31 mondaj konkursoj, kiujn Lin Dan 22-foje gajnis kaj 9-foje perdis. En la ĉi-foja finalo, Lin Dan perdis la unuan rondon, sed gajnis la duan. Kiam Lin Dan preskaŭ venkis la rivalon per 20: 17, Lee Chong Wei forlasis la konkurson pro kramfo de la kruro. Tial Lin Dan gajnis sian 5-an ĉampionon de la monda volanluda ĉampioneca konkurso.

 

    En la fino de la konkurso, Lin Dan helpis al kuracistoj levi la rivalon sur brankardon, tio kortuŝis la spektantojn en la sportejo.

 

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments