Ĉefpaĝo

Pekino, verda urbo

| 2013-08-13
Bookmark and Share

 

 

de Pietro Fiocchi

 

Promenado tra parkoj en la ĉina ĉefurbo

 

    Pekino estas urbego dinamika, ĉiam malsama, tage kaj nokte aktiva. Ĝi estas antikva, moderna kaj futurisma, alloga celloko por homoj el la tuta mondo por vivi, lerni, labori kaj turismi. Kiel en Romo, mia amata belega naskiĝurbo, oni neniam enuiĝas en Pekino, sed fojfoje la grandeco de la urbo kaj ĝiaj trafiko kaj rapida viv-stilo ĝenas la trankvilecon de la animo. Bonŝance preskaǔ ĉie en la ĉefurbo estas verdaj oazoj, en kiuj, kiel post vojaĝo tra la tempo, oni sin trovas en mirindaj lokoj for de ĉiaj ĝenoj: temas pri mult-nombraj parkoj de Pekino, kiuj fakte post miaj malgrandega sed komforta loĝejo kaj oficejo estas mia alia hejmo, kie mi legas kaj studas esperantajn klasikaĵojn.

 

    Jen kelkaj el la parkoj, kiujn mi bone konas kaj kiuj aparte frapis mian atenton.

 

La Parko de Purpuraj Bambuoj

 

    Zizhuyuan aǔ la Parko de Purpuraj Bambuoj estas unu el la sep plej grandaj parkoj en Pekino. Ĝi troviĝas ĉe la suda fino de la strato Baishiqiao. Mi vizitas ĝin du aǔ tri fojojn semajne; bicikle mi atingas ĝin de mia loĝejo en kelkaj minutoj. La parko havas tri konektitajn lagojn kovrantajn 11 el 14 hektaroj de la parko. Tero estis dragita de la lagoj por formi kelkajn malgrandajn montetojn sur la orienta bordo por kompletigi la naturajn montetojn, kiuj staras laǔlonge de la okcidenta bordo de la lagoj. Kvin pontoj kunligas la lagojn, insulojn kaj montetojn por fari ununuran, integritan pejzaĝon. Sur la insuloj kaj la lagbordoj estas multe da floroj kaj arboj de ĉiuj specoj, precipe bambuoj kaj ĉie surtere kaj de la akvo leviĝas belegaj lotusoj. Norde de la lagoj la fama rivero Changhe fluas malrapide.

 

 Virinoj dancas en la Parko de Purpuraj Bambuoj.

 

    La Templo por Kontemplado dum Ming-dinastio origine staris ĉe la nordokcidenta bordo de la lago. Tie ĉi regantoj de Qing-dinastio konstruis palacon kie ili kaj iliaj sekvantaro ripozis dum ili ŝipveturis al la Somera Palaco aŭ al la Monto de Jado kaj Fonto sur la rivero Changhe. Poste ĝi estis neglektita. Hodiaŭ ĝi estas en rekonstruado kaj baldaŭ malfermiĝos al la publiko.

 

 Homoj praktikas Tajĝiĉjŭan-on.

 

    La Parko de Purpuraj Bambuoj havas longan historion. Laŭ fruaj dokumentoj, antaŭ la tria jarcento ĝi formis la plej foran parton de la rivero Gaoliang kaj unu fama ponto staris apude, oriente. Dum Ming-dinastio, la ponto estis la plej ŝatata punkto de la urbanoj dum la Festo de Qingming (Klaro kaj Brilo), kiam "knabinoj veturis per ĉevalaj ĉaroj, kaj la viroj konkuris kun tamburoj kaj rubandoj." En la 13-a jarcento, la lagoj en la Parko de Purpuraj Bambuoj servis kiel akvorezervujo provizanta Pekinon per grava parto de akvoprovizo. Dum la lastaj jaroj de Yuan-dinastio, la matematikisto kaj astronomo Guo Shoujing konstruis kanalon laŭ la plej fora parto de la rivero Gaoliang kun blokoj por reguligi la akvon deviigitan de la Akvobaraĵo de Blanka Rivero, de la Monto de Jado kaj Fonto, kaj aliaj apudaj ŝipirejoj.

 

 Ŝipeto veturanta tra la lotusoj

 

    Poste, tamen, la kanalo estis neglektita kaj iom post iom pleniĝis de ŝlimo, kaj pli poste ĝi estis plenigita kaj luita kiel rizkampoj. Post 1949, la registaro transformis la kampojn en novan parkon. Dum plurjara konstruado, la parko estis provizita per densaj bambuoj kaj ombrantaj arboj, malgrandaj pontoj kaj subĉielaj pavilonoj. En 1981, tuj antaŭ la Majtago, nova akvoborda komplekso de 1 000 kvadrataj metroj estis konstruita kaj malfermita al la publiko ĉe la Insulo Norda Monto (Beishan). Ĝi konsistas el la Pavilono de Purpuraj Bambuoj, la Galerio por kontempli la Lunon, trotuaro serpentumanta tra la verdaĵoj kaj kondukanta for super la akvo, kaj kvadrata pavilono. Kvankam ĉiu strukturo estas sendependa, de malproksime la kvar ŝajne miksiĝas en unu.

 

La Somera Palaco

 

    La Somero Palaco estas siatempa palaco por imperiestroj kaj nun parko, kiun UNESKO nomumis kiel unu el kelkaj mondaj heredaĵoj en Pekino. La Somero Palaco estas plejparte superregata de la Monteto de Longa Vivdaŭro kaj de Kunming-Lago. Ĝi kovras la areon de 2.9 kvadrataj kilometroj, tri kvaronoj el kiuj estas akvo. La Monteto de Longa Vivdaŭro estas pli-malpli 60 metrojn alta kaj havas multajn konstruaĵojn, kiuj staras en sinsekvo. La fronto de la monteto abundas je mirindaj haloj kaj pavilonoj, sed malantaǔe la monteto, kiel forta kontrasto, estas plena je naturaj belecoj. La centra Kunming-Lago, kiu kovras la areon de 2.2 kvadrataj kilometroj, estis tute manfarita kaj la forprenita tero servis por konstrui la Monteton de Longa Vivdaŭro.

 

 

 La promenada panoramo en Somera Palaco

 

    En la Somero Palaco oni povas trovi diversajn palacojn, ĝardenojn, kaj aliajn klasik-stilajn arkitekturajn strukturojn. En decembro 1998 UNESKO inkludis la Someran Palacon en sian liston de mondaj heredaĵoj. La internacia organizo deklaris la Someran Palacon "majstroverko de la ĉina dezajno por pejzaĝo kaj ĝardeno". La natura pejzaĝo de montetoj kaj akvo estas kombinita kun artefaritaĵoj kiel pavilonoj, haloj, palacoj, temploj kaj pontoj por krei harmonian ensemblon de elstara estetika valoro. Nepre ĝi estas fama turista celloko, sed ankaŭ servas kiel parko por distriĝo.

 

    Ĝia historio, kiel ĉio en Ĉinio, estas longa kaj interesa. Kiam la imperiestro Wanyan Liang de Jin-dinastio (de la 24-a de februaro 1150 ĝis la 15-a de decembro, 1161) translokis sian ĉefurbon tien, kie troviĝas la nuntempa Pekino, li havis la palacon "Ora Monto" konstruita sur la loko de monteto. Dum Yuan-dinastio, la monteto Ora Monto estis renomita Kruĉa Monteto (Wengshan). Ĉi tiu nom-ŝanĝo estas klarigita de ia legendo laŭ kiu iam kruĉo kun trezoro estis trovita sur la monteto.

 

 Temploj kaj palacoj en la Somera Palaco

 

    Metiistoj reproduktis la ĝardenajn kaj arkitekturajn stilojn de diversaj palacoj en Ĉinio. Kunming-Lago estis kreita etendante la iaman korpon de akvo por ŝajnigi ĝin kiel la Okcidenta Lago en Hangzhou. La palaca komplekso suferis du ĉefajn atakojn - dum la invado de la brita-franca alianco en 1860 kaj dum la Boksista Ribelo, pro atako de la ok aliancaj potencoj en 1900. La ĝardeno estis parte damaĝita kaj estis rekonstruita en 1886 kaj en 1902. En 1888 ĝi estis nomita laǔ la aktuala ĉinlingva nomo, Yiheyuan, servis kiel somera feriejo por la imperiestrino Dowager Cixi, kiu elspezis grandegan sumon da mono destinitan por la ĉina mararmeo por la rekonstruado kaj plivastigo de la Somera Palaco.

 

    Sur ĝia suda deklivo la Monteto de Longa Vivdaŭro estas ornamita kun ensemblo da grandaj konstruaĵoj: la Nubo-forpelanta Halo, la Templo de Budhana Virto kaj la Templo de la Maro de Saĝeco, kiuj formas akson orientitan de sudo al nordo (de la lagbordo al la montopinto), laǔlonge de kiu staras aliaj konstruaĵoj.

 

 Vendejetoj antaŭ la enirejo de la Palaco

 

 Turistoj promenas sur fama 17-spana ponto.

 

    Meze de la Templo de Budhana Virto staras la Turon de Budhana Incenso (Foxiangge), kiu formas la fokusan punkton por la konstruaĵoj sur la suda deklivo de la Monteto de Longa Vivdaŭro.

 

 

La Templo de la Ĉielo

 

    La Templo de la Ĉielo (alinome Ĉiela Altaro) estas komplekso de religiaj konstruaĵoj situanta en la sudorienta parto de centra Pekino. La komplekso estis vizitata de la imperiestroj de Ming- kaj Qing-dinastioj por ĉiujaraj ceremonioj de preĝo al la Ĉielo por bonaj rikoltoj. Ĝi estis konsiderata kiel taoisma templo, kvankam en Ĉinio la adoro al la Ĉielo antaŭdatas Taoismon.

 

    La templa komplekso estis konstruita de 1406 ĝis 1420 dum la regado de la Imperiestro Yongle, kiu estis ankaŭ respondeca pri la konstruado de la Imperiestra Palaco en Pekino. La komplekso estis plivastigita kaj renomita kiel la Templo de la Ĉielo dum la regado de la Imperiestro Jiajing en la 16-a jarcento. La sama Imperiestro ankaŭ konstruis tri aliajn majestajn templojn en Pekino: la Templo de la Suno oriente, la Templo de la Tero norde, kaj la Templo de la Luno okcidente.

 

 

Ĥora kantado de la nacia kanto en la ĝardeno de la Templo de la Ĉielo 

 

    La Templo de la Ĉielo estis renovigita en la 18-a jarcento sub la Imperiestro Qianlong. Pro la malboniĝo de la ŝtata buĝeto, ĉi tiu fariĝis la lasta grandskala renovigo de la templa komplekso dum la imperiaj tempoj.

 

    La templo estis okupita de la brita-franca alianco dum la Dua Opia Milito, kiu okazis inter la jaroj 1856 kaj 1860. En 1900, dum la Ribelo de Boksistoj, la ok-landa alianco okupis la templan komplekson kaj transformis ĝin en la provizoran komandejon de la alianco en Pekino, kiu funkciis kiel tia dum unu jaro. La okupado profanis la templon kaj multe damaĝis la konstruaĵojn kaj la ĝardenon. Aldone la alianco rabis ankaǔ templajn artaĵojn.

 

 Junuloj ludas antaŭ la templo.

 

    La Templo de la Ĉielo estis enskribita en la liston de la mondaj heredaĵoj de UNESKO en 1998 kaj estis priskribita kiel "majstroverko de arkitekturo kaj pejzaĝ-dezajno, kiu simple kaj grafike ilustras kosmogonion de aparta graveco por la evoluo de unu el plej elstaraj civilizacioj en la mondo" ĉar la "simbola plano kaj dizajno de la Templo de la Ĉielo havis profundan influon sur arkitekturo kaj planado en orienta Azio dum multaj jarcentoj." La ĉirkaŭaĵo de la Templo de la Ĉielo estas nun tre populara parko por korpa ekzercado kaj ĥora kantado.

 

 

 Tra la parko

 

    Mia promenado tra la pekinaj parkoj, kaj ne nur, daǔros; kelkajn mi revizitos, aliajn mi eltrovos, kaj mi sentas, ke ili fariĝos iuj el miaj plej karaj rememoroj pri mia provizora loĝado ĉi tie.

 

 

 Loko por promenado: Qianmen Dajie

Loko por promenado: Nanluoguxiang Dajie 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments