El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unua universitato kune administrita de Ĉinio kaj Usono komencis la enregistriĝon

| 2013-08-14
Bookmark and Share

 

 

Sinenregistras la novaj studentoj.  

 

 

    La 12-an de aŭgusto la Ŝanhaja-Novjorka Universitato, la unua universitato kune administrita de Ĉinio kaj Usono, komencis akcepti novajn studentojn en Ŝanhajo, municipo en sudorienta Ĉinio. Ekos la universitata vivo de sume 300 studentoj el 40 landoj kaj regionoj.

 

    Nun la domoj de la universitato ankoraŭ ne estas tute finkonstruitaj, la novaj studentoj devas lerni en la domoj por la Fiziko, Geografio kaj Scienco de la Orient-Ĉinia Normala Universitato. En la venonta jaro, post kiam oni finos la starigon de la konstruaĵoj de la Ŝanhaja-Novjorka Universitato, ĉiuj studentoj de tiu ĉi universitato translogiĝos al sia propra universitato.

 

     Laŭ konigo, duono de la 300 novaj studentoj estas ĉinaj kaj la aliaj estas internaciaj. La lernokotizo de la universitato estas 45 mil usonaj dolaroj po jaro, sed la ĉinaj studentoj kiuj trapasis la universitatan enirekzamenon de Ĉinio akiros ekskluzivan stipendion kaj pagos ĉiujare 100 milojn da juanoj (pli ol 16 mil usonaj dolaroj) por la lernado.

 

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments