El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina-rusa kontraŭterorisma milita manovro

| 2013-08-14
Bookmark and Share

 

Ĉina artilerio malhelpas malamikojn per longdistanca fajroforto.

 

    La 12an de aŭgusto en la trejnejo Chebarkul de Rusio iris plu la Paca Misio - 2013, la ĉina-rusa kontraŭterorisma milita manovro.

 

     Ĉinio kaj Rusio sendis ĉ. 900 oficirojn kaj soldatojn kun pli ol 50 tankoj kaj blenditaj aŭtoj, 10 ĉasaviadiloj kaj 14 helikopteroj. La du flankoj kune plenumis la taskon kontraŭ la terorismo. Dum la procezo de pli ol 50 minutoj la armeanoj sin ekzercis en skoltado kaj serĉado, komuna blokado, apartiga ekstermado kaj sturmo per kombinaj fajrofortoj.

 

    Tiu ĉi manovro per reala municio estis la tria fojo post la antaŭaj du respektive en la 8a kaj 9a de aŭgusto. La tri manovroj multe levis la kapablon de kuna batalo de la dulandaj oficiroj kaj soldatoj.

 

    Oni informiĝis, ke en la 15a de aŭgusto la du flankoj faros kampajno-fazan manovron per reala municio.

 

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments