El Popola Ĉinio>头条新闻>

Japana eksa ĉefministro kritikas la strategion de la nuna ĉefministro

| 2013-08-14
Bookmark and Share

 

 

Yukio Hatoyama akceptas intervjuon.

 

 

    La 12-an de aŭgusto intervjuata de japana ĵurnalisto, japana eksa ĉefministro Yukio Hatoyama diris, ke la agado por ĉirkaŭi Ĉinion kun aliaj landoj kun la "sama valoro" estas nematura kaj neebla. Li diris, ke en la 68 jaroj post la 2-a Mondmilito, Japanio ĉiam dependas de Usono, eĉ dum la tempoj post finiĝo de la Malvarma Milito. Estas malavangardaj penso kaj strategio. Japanio devas kunlabori kun aziaj landoj por havi pli bonan futuron.

 

    La agado por ĉirkaŭi Ĉinion de la nuna ĉefministro Shinzo Abe neglektas la internacian politikon, laŭ Yukio Hatoyama, aliaj landoj, inkluzive de Usono kaj la landoj de ALSA (la Asocio de Landoj de Sudorienta Azio), havas kunlaborajn rilatojn kun Ĉinio. Japanio ne povas bloki Ĉinion, sed sin izolas. Li diris ankaŭ, ke Japanio ne devas kontraŭi Ĉinion nek aliajn aziajn landojn, sed devas serĉi amikecon kaj kunlaboron. Koncerne al la problemoj pri la historio aŭ pri la teritorio, Japanio devas fari pripenson en la pozicio de la aliaj landoj. Nur per tio, Japanio povas solvi problemojn kaj plibonigi la duflankajn interrilatojn.

 

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments