El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nov-Zelanda ĉefministro persone petos pardonon por Fonterra-lakto

| 2013-08-15
Bookmark and Share

 

Nov-zelanda ĉefministro John Key en gazetara konferenco  

 

    La 13an de aŭgusto la novaĵ-agentejo France-Presse raportis, ke nov-zelanda ĉefministro John Key anoncis en la sama tago, ke li vizitos Ĉinion en pli malfrua tempo de la kuranta jaro, kaj persone petos pardonon de la ĉinaj konsumantoj pro la poluita pulvorigita lakto de la kompanio Fonterra.

 

    En televida intervjuo John Key konfesis, ke la pardonpeto de li kiel ŝtatgvidanto estis "nekutima" por privata entrepreno; tamen li asertis, ke la reputacio de la kompanio kaj Nov-Zelando estas "nedisigeblaj".

 

    John Key diris, ke Fonterra estas privata entrepreno, tamen ĝi plejparte apartenas al nov-zelandaj bovinistoj, kaj ĝi estas tre grava parto de la nov-zelanda ekonomio. Li diris ankaŭ, ke konforme al la ĉina kulturo lia persona pardonpeto estas tre grava.

 

    Li diris, ke li vizitos Pekinon ĝis kiam oni finos la enketon pri la akcidento, kaj tiam li "povos doni respondon al la ĉinaj konsumantoj."

 

    Ekde ĉi tiu monato, "venena lakto" de Fonterra, laktoprodukta giganto de Nov-Zelando, vekis fortan reagon de la tuta mondo. En la 5a de aŭgusto en Pekino, Theo Spierings, ĝenerala direktoro de tiu firmao, publike petis pardonon de la ĉinaj konsumantoj pro la poluita serum-proteina pulvoro. Poste, koncernaj produktoj de Fonterra estis retiritaj el la vendejoj.

 

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments