Ĉefpaĝo

Rejkjaviko -- malgranda kaj intima

| 2013-08-15
Nombro de mesaĝoj(0)

 

98a Universala Kongreso de Esperanto

Rejkjaviko, 21–28 jul 2013

 

 


    Islando, loĝantare la plej malgranda lando (eĉ se kalkuli la liberan urbon Dancigo en 1927), kiu gastigis universalan kongreson, faris tion ĉi-jare la duan fojon. La kongreso kun 1034 aliĝintoj estis malpli granda ol en 1977 (1199 aliĝintoj), sed ne multe, kaj la nova kongresejo Harpa montriĝis tute taŭga por malgranda kongreso. Eĉ en granda salono ne troviĝis multe da malplenaj lokoj kaj ĝi donis impreson, ke la salono estas grandparte plena. Foje la malgrandaj salonoj estis eĉ tro malgrandaj dum ne atendite venis multaj homoj ekzemple al kunsido de ISAE.

 



 

    Interesa ero rilate al partoprenantoj estis la kvanto de ĉinoj, 62 laŭ la kongresa libro – multe pli ol pasintjare en Vjetnamio. Inter gravuloj, ĉeestantaj la inaŭguron, estis ankaŭ ambasadoro de Ĉinio, kio fakte emfazas la gravecon de Ĉinio en la Esperanta komunumo.

 

    La salono Zamenhof havis super la podio ne la tradician Esperantan flagon, sed ekranon kie flirtis elektronika Esperanta flago. Teknikaĵoj ĝenerale funkciis bone, sed necesis teknika paŭzo dum filma paŭzo (la filmo komenciĝis sen voĉo kun anglaj subtekstoj) kaj anstataŭ prezento de filmo, en la programo estis muziko kaj la filmo estis prezentita iom poste dum la malfermo. Temis pri animita filmo Espero, kiu temis pri ekologio kaj estis originale farita kun esperanta voĉo de Mariana Evlogieva, kaj la unuan fojon ĝi estis prezentita dum la kongreso. La neesperanta reĝisorino Simone Giampaolo ekhavis ideon verki filmon en Esperanto.

 

    La festparolado de la eksiĝanta prezidanto Probal Dasgupta estis eble pli klara ol liaj antaŭaj, sed ne vere io aparte entuziasmiga. La parolado temis pri tio, kion ni povus lerni de Islando.

 

    La centra loko en la kongresejo estis la kafejo de Harpa, kie ŝajnis al mi, ke la personaro parolas inter si la hispanan. Ankaŭ en mia hotelo la deĵorantoj estis almenaŭ parte neislandanoj. Do, la ekonomia krizo ne signifis amasan foriron de eksterlandaj laboristoj. Ankaŭ la multekostececo de la lando ne multe efikis al aŭkcio, kiu donis gajnon da 1589 eŭroj, proksimume similan kvanton kiel en la pli granda UK en Kopenhago antaŭ du jaroj. Aŭkcio funkciis per eŭroj, kaj en eŭroj estis ankaŭ prezoj en libroservo, sed tamen kontante akceptata mono estis nur islandaj kronoj.

 

    La elekto de la nova estraro ne donis multe da surprizoj, almenaŭ por aktivaj legantoj de La Ondo. El la listo de favoratoj de Komitatano Z nur unu ne elektiĝis. La kompatinda Johano Derks malgajnis ĉion, ĉar en la elekto de komitatanoj B li ricevis duonon el la voĉoj de la plej populara kandidato, en la elekto de komitatanoj C li gajnis nur kvaronon kaj restis la lasta. La nova estraro esti preskaŭ tia, kian prognozis Komitatano Z en la aprila-maja Ondo de tiu ĉi jaro, nur anstataŭ Raola estrarano fariĝis Keller.



 

    Kongresanoj ligas grandajn esperojn al la nova prezidanto de UEA Mark Fettes kaj al la nova estraro pri reformoj, kaj la nova prezidanto estis unu el la plej popularaj kongresanoj. La nova estraro planas labori iom alistile, ne dividante taskojn al unuopaj estraranoj sed formante subteamojn ĉirkaŭ plej gravaj taskoj. Granda parto el estraranoj estas aŭ iam estis profesiaj esperantistoj, ĉu bona aŭ malbona eco? Grandaj esperoj estas ligitaj al la nova estraro, kiu, malgraŭ malaj onidiroj, ne estas pli juna ol la antaŭa, sed kelkajn monatojn malpli juna. Almenaŭ stile la novismoj jam komenciĝis, ĉar sian ferman paroladon la nova prezidanto faris libere, sen notoj, moviĝante sur la podio kaj ankaŭ donante dum sia parolado taskojn al la publiko.

 

    En la nacia vespero temis grandparte pri vikingaj tradicioj. Unu el plej interesaj eroj estis la islanda nacia luktoarto glima, kiu similis foje dancadon, foje luktadon. Restis neklara, kiu el la luktantoj gajnis. Tamen en la programo estis ankaŭ popolmuziko kun balkana etoso fare de grupo da junaj muzikistoj. Krome la plurtalentecon de islandanoj montris ankaŭ la anoncisto de la vespero (samtempe vicprezidanto de LKK), kiu dum vespero fojfoje aliĝis al (islanda) koruso, kiu prezentis islandajn kantojn nacilingve kaj en Esperanto.

 

    La malgrandeco de la lando certe igas kontaktojn kun lokaj gravuloj pli facilaj, kaj ne estis aparta surprizo vidi la prezidenton de Islando parolanta dum la inaŭguro. La prezidento Ólafur Ragnar Grímsson venis, nature, sen gardistoj, kaj laŭ onidiro eĉ ŝoforis mem sian aŭtomobilon. La malgrandeco de la lando, urbo kaj urbocentro, videbligis esperantistojn vaste, kaj iuj restoracioj havis menukartojn en Esperanto.

 


    IKU-prelegoj estis ĉi-jare la kutimaj naŭ, sed nur du el ili kunhavis pli da prelegoj kaj AIS-kurson. Unu el tiuj temis eble la unuan fojon en historio de IKUoj pri muziko, nome pri violono, fare de la finna-franca Hannes Larsson, kun pluraj sonekzemploj. En la esperantologia konferenco ni aŭdis eĉ prelegon en la dana (kun esperanta traduko de Christer Kiselman) fare de islanda neesperantisto, Guðrún Kvaran, pri la islanda lingvopolitiko, kiu rezistas firme, kaj sukcese, kontraŭ internaciaj fremdvortoj, kiuj svarmas al aliaj lingvoj. La demandoj al ŝi estis tamen faritaj pere de la angla.

 

    Ĉu io mankis el la kongresa programo? Eventuale. mankis prelego pri la ekonomia krizo en Islando, sed kion fari, se la lokaj esperantistoj preferis prelegi pri temoj pli foraj en la historio. Eble unu el la sekvoj de la krizo estis, ke la regalado dum la urbestra akcepto estis la plej magra dum la pasinta jardeko, nur glaso da vino kaj iomete da manĝetoj.

 

    Necesis duono el la kongresanaro por aranĝi kongreson – tiel aspektis dum la fermo kiam ankaŭ helpantoj, mem kongresanoj, estis vokitaj al la podio por dankoj. Kongresanoj helpis diversmaniere, interalie, interpretante dum la ekskursoj. La aranĝoj ĝenerale bone funkciis, kvankam foje ne restis loko en aŭtobuso por iuj partoprenantoj de duontaga ekskurso. Komuna foto antaŭ la kongresejo, kiu ne estas nuntempe aparte populara aŭ sukcesa aranĝo, ŝajnis ĉi-foje kolekti relative grandan amason da kongresanoj. Fotoj estas videblaj diversloke en sociaj komunikiloj kaj aliloke en reto.

 
 


 

 

Jukka Pietiläinen

Fotoj de Natalja Saljajeva

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/08/227uk/)

Redaktoro: Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments