Ĉefpaĝo

Eckart Loewe, volontulo helpanta instruadon en montregiono de Ĉinio (II)

| 2013-08-15
Bookmark and Share

 

 

de WANG NA

 

Li akompanas lernantojn kiel kvazaŭa patro

 

    En la elementa lernejo Banlie, kie laboras Eckart Loewe, estas 240 lernantoj. Inter ili estas 180 internuloj, kies gepatroj laboras en Guangdong-provinco aŭ aliaj lokoj. Pro tre malofta intervidiĝo multaj lernantoj eĉ ne povas bone rememori la aspekton de siaj gepatroj. Kiam venas la semajnfino, Eckart Loewe iras al la amasloĝejoj de la lernantoj por esti kun ili.

 

 Eckart Loewe karesas sian lernanton, kies gepatroj laboras aliloke.

 

    Geknaboj rigardas Eckart Loewe kiel la plej fidindan kunludanton kaj Eckart Loewe estas tiu, kiu plej bone komprenas la geknabojn. Tage li kune kun siaj lernantoj paŝtas bovojn kaj laboras sur la kampo; vespere dum la infanoj rigardas televid-filmojn, li tradukas siajn proprajn verkojn apude. La rilatoj inter Eckart Loewe kaj la geknaboj estas tre intimaj. Nemalmultaj geknaboj ofte apogas sin sur lia korpo kaj diras al aliaj homoj: "Li estas Eckart Loewe, ni nomas lin Loewĉjo kaj li estas nia patro."

 

    Eckart Loewe estas ankaŭ la plej bona instruisto de la geknaboj. Li volontas respondi ĉiujn demandojn levitajn de ili, inkluzive de "ĉu vere estas fantomoj sur la tero?" kaj "kio estas la aferoj inter viro kaj virino?"; respondojn al tiaj demandoj ili eble ne povas ricevi de siaj gepatroj. Pri tio Eckart Loewe komentis: "Mi diris al ili, ke neniam mi vidis fantomon. Kiam iuj lernantoj diris al mi, ke iu vilaĝano mortis vidinte fantomon, mi klarigis al ili, ke li mortis pro malsano kaj ne pro la fantomo. Ĉinaj gepatroj ĝenerale ne volas paroli kun siaj infanoj pri seksaj aferoj. Fakte, se infanoj demandas nin pri tio, tio signifas, ke ili jam iom eksciis pri la temo. Gepatroj devas kontentigi la scivolemon de siaj infanoj anstataŭ ĉiam nur evitadi."

 

 Eckart Loewe kaj liaj lernantoj

 

    Vivante en la kamparo de Ĉinio por pli ol 10 jaroj Eckart Loewe opinias, ke li nun tute bone komprenas la ĉinan kamparon kaj la bezonojn de tieaj infanoj. Li diris: "Antaŭ pli ol 10 jaroj en la vilaĝo estis ofte videblaj kvereloj, interbatadoj, drinkado kaj eĉ vetado. Nun la vilaĝanoj fariĝas pli kaj pli civilizitaj. Ankaŭ oni konstruas pli kaj pli multe da novaj domoj."

 

    Antaŭ pli ol 10 jaroj, kiam Eckart Loewe eklaboris en la elementa lernejo Banlie, kelkaj grandaj knaboj pretendis esti "la plej granda" kaj ofte tiranis malgrandajn knabojn influite de filmoj pri gangsteroj. Ili batis per ŝtonoj la kapojn de aliaj kunlernantoj, kiujn ili ne ŝatis. Eckart Loewe diris: "Nun lernantoj ignoras tiujn, kiuj iam pretendis esti 'la plej granda'. Tio estas progreso de la geknaboj en la civiliziĝo."

 

    En la kamparo de Ĉinio multaj junaj gepatroj iras labori en urboj kaj nur maljunuloj kaj infanoj restas hejme. Eckart Loewe diris: "Tio estas tre malutila al la kreskado de infanoj. Por la infanoj la plej granda bezono estas, ke la gepatroj vivu kune kun ili."

 

    En la ĉambro de Eckart Loew estas skatolo da ovoj, kiujn donis la patro de iu lernanto por esprimi sian dankon al Eckart Loewe pro lia multjara zorgado pri sia infano. Eckart Loewe pasigas ĉiujn feritagojn kune kun siaj lernantoj. Li diris: "Mi alterne iras al hejmo de lernantoj kaj akompanas ilin kiel kvazaŭa patro."

 

Mi neniam forlasos la infanojn de la montvilaĝo

 

    Ankaŭ la fianĉino de Eckart Loewe estas volontulo. Ŝi amas la infanojn en la montvilaĝo kaj la lernantoj en la lernejo ŝatas ŝin.

 

    Informiĝinte, ke Eckart Loewe nun havas fianĉinon, la vilaĝanoj fariĝis iom maltrankvilaj. Unuflanke, delonge ili esperis, ke Eckart Loewe kiel eble plej frue edziĝos; aliflanke, ili timas, ke li forlasos la vilaĝon kaj la infanojn post la edziĝo.

 

 Eckart Loewe helpas en terkulturado

 

    "Ni ne deziras, ke Eckart Loewe foriru; li estas bona instruisto." Iu vilaĝano diris, ke aŭdinte, ke Eckart Loewe havas fianĉinon, vilaĝanoj proponis al la direktoro de la lernejo, ke oni aranĝu por Eckart Loewe solenan nupton sur la gimnastikejo de la lernejo. Tie oni kune manĝos manĝaĵojn alportitajn de vilaĝanoj kaj instruistoj. Tiamaniere ili volas restigi Eckart Loewe.

 

    La infanoj tre timas, ke iutage venos al la vilaĝo iu, kiu forkondukos Eckart Loewe. Kiam nekonataj homoj aperas en la lernejo, la geknaboj ĵetas al ili suspektajn rigardojn kaj demandis ilin, ĉu Eckart Loewe foriros kune kun ili.

 

    Eckart Loewe multfoje diris al siaj lernantoj, ke li jam fariĝis membro de la vilaĝo kaj li ne forlasos la lernejon. Li diris: "Ĉi tie estas miaj lernantoj, kiuj bezonas min. Eĉ se foje mi provizore foriros, mi certe revenos."

 

    Post la fino de tiu ĉi semestro Eckart Loewe vojaĝos al Kantono. Tiea kompanio intencas dungi lin kiel kameraiston. Longe vivinte en la kamparo li deziras sperti la ŝanĝiĝon de ĉina urbego. Aŭdinte, ke Eckart Loewe veturos al Kantono, la lernantoj demandis lin: "Ĉu vi revenos?"

 

Eckart Loewe (la 1-a de maldekstre) estas kune kun siaj lernantoj. 

 

    Je jesa respondo de Eckart Loewe la geknaboj tuj ĝoje ekkriis: "Instruisto Eckart Loewe ne forlasos nin, li revenos!"

 

    Eckart Loewe diris, ke li dediĉos sian tutan vivon al la infanoj en la montvilaĝo. Li diris: "Niaj vivoj estas kunligitaj. Kio ajn okazos al mi, mi revenos ĉi tien." Li kune kun siaj lernantoj verkis multajn kantojn, unu el ili estas "Ĉu estas iu alia, kiu zorgas pri mi?", kiu aŭdigas belan melodion, tamen kies teksto estas iom melankolia. Ĝi esprimas la senton de reciprokaj korligiĝo kaj amo inter Eckart Loewe kaj liaj lernantoj.

 

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments