Ĉefpaĝo

Havi iom da ĉina vidpunkto–la UK en Islando (II)

| 2013-08-15
Bookmark and Share

 

 

de USUI Hiroyuki

 

Kiam mi ricevis la dokumentojn de la UK alveninte al la kongresejo Harpa, mi trovis mian nomkarton, sur kiu oni skribis "Ĉinio"– kompreneble, ĉar mi nun loĝas en la lando. Jam mi estas "ĉiniano" por tiel diri, eĉ se ne ĉino. Sed efektive la fakto, ke mi nun loĝas en Ĉinio kaj laboras por ĉina gazeto, ŝanĝis multon de tio kion mi spertis dum la kongreso: mi ja ekhavis iom da ĉina vidpunkto kaj konsekvence ankaŭ iom da "ĉinaj spertoj" .

 

Ne nur pro fideleco sed ankaŭ pro interesiĝo

 

    Jam antaŭ la forveturo komenciĝis tiuj apartaj spertoj por mi, ĉar laŭ la sugesto de Ragnar (la islanda diplomato-esperantisto en Pekino, se vi ankoraŭ ne legis la unuan parton de tiu ĉi artikolo) mi korespondis kun la prezidanto de la Islanda-Ĉina Kultura Societo por prepari la inaŭguron de la ĉina ekspozicio en la kongresejo, dum kiu la Informa Oficejo de la Popola Registaro de Shandong-provinco donacis al la societo grandan statuon de Konfuceo. La korespondado preskaŭ aŭtomate engaĝis min en tiu aranĝo planita sabate posttagmeze, la 20an de julio, kiun mi do ĉeestis ne nur pro mia amikeco/kolegeco kun miaj gekolegoj sed ankaŭ pro mia propra intereso–oni deziras vidi la rezulton de sia laboro, ĉu ne?

Rainer Enrique Hamel (maldekstre), fama meksika socilingvisto, faras enkondukan paroladon por la Nitobe-simpozio post komuna vespermanĝo, la 18-an de julio. 

 

    Por ĉeesti en la inaŭguro mi devis foresti de la lasta posttagmezo de la Nitobe-simpozio, kiu daŭris de du tagoj antaŭe en la Nacia Muzeo de Islando, kiu situas je piedira distanco de la kongresejo. La temo de la simpozio estis "Lingvoj kaj internaciiĝo de la altlerneja edukado: ideologioj, praktikoj, alternativoj", kiu tamen esence temis pri la rapida angliĝo de studprogramoj en ne-anglalingvaj landoj. Ĉeestis iom pli ol kvardek fakuloj esperantistaj kaj ne-esperantistaj. Mi estis petita legi aŭ ĉiukaze iel prezenti tekston preparitan de mia amiko, KIMURA Goro Christoph, pri la situacio en Japanio, kaj mia-vice ankaŭ paroli pri tiu en Ĉinio. Iom devojiĝante de la temo mi ankaŭ rimarkigis, ke la ĉina lingvo povos esti internacia lingvo post kelkdek jaroj, kaj menciis iun ĉinan filmon el 1999, kie laŭ mi jam esprimiĝis tia ideo. Malgraŭ tiu devojiĝo mi finis mian parton strikte ene de la difinita tempo kaj tio rikoltis laŭdon de la prezidanto de la sesio, Mark Fettes, al kiu mi ŝerce respondis, ke precizeco estas kronika malsano de japanoj.

 

Provoko de inspira prelego

 

    Dimanĉe posttagmeze oni havis la Ĉinan Tagon, dum kiu okazis i.a. premi-dona ceremonio al Humphrey Tonkin kaj prelego de Ragnar. Ankaŭ tiun aranĝon mi ĉeestis ne nur pro fideleco kaj afableco sed ankaŭ pro vera interesiĝo–mi scivolis, kia kunveno ĝi estas: pri la sama evento en Hanojo mi ja havis okazon legi sur nia retejo. Mi rememoris, ke dum la lastaj dudek kelkaj jaroj plurajn fojojn mi interpretis japanlingven prelegojn de Ragnar en Esperanto: temoj estis diversaj, ekzemple: "kien Ĉinio?", "kiel mi vidas Japanion?" kaj kompreneble ankaŭ pri Islando. Ĉi-foje li parolis pri"diferencoj inter la kulturoj ĉina kaj okcidentaj" .

 La Ĉina Tago dum la UK

La aŭtoro komentas la prelegon de Ragnar. 

 

    Ragnar parolis sufiĉe provoke kaj do interese, komparante la tradicie di-centran okcidenton kun la ĉiel-centra Ĉinio kaj i.a. diris, ke en la unua la reĝeco tradicie estis sankta kaj netuŝebla ĉar di-donita, dum en la dua la imperiestreco estus reprenebla de la Ĉielo, se la suvereno misfarus kaj ne zorgus pri la popolo. Mi mem estis sufiĉe provokita, ke post la prelego mi intervenis dirante, ke la kultura disduigo Ĉinio/okcidento foje estas misgvida kaj malebligas al ni noti diferencojn, kiuj ekzistas ekzemple inter Ĉinio kaj Japanio, el kiuj ĉe la dua mankas la ideo de repreno de la monarĥa potenco fare de la Ĉielo kaj parte pro tio oni fieras, ĉu bone aŭ malbone, pri la plej longedaŭra dinastio en la mondo. Nu, mi timas, ke jam plurajn tagojn post la restado en Islando mi fariĝis sufiĉe parolema kiel niaj okcidentaj geamikoj…

 

Pensi pri Ĉinio en Islando

 

    Certe pro mia vivo en Ĉinio mi fariĝis amika al ĉinoj ĝenerale, kaj ofte alparolis homojn, kiuj ŝajnis al mi ĉinaj, precipe se temis pri junulinoj. Sed ne ĉiam motivis min frivola penso "postkuri virinojn", kiel devas esti evidente el jena epizodo. Foje ni plurope veturis per taksio kaj la ŝoforo estis sinjoro evidente orient-azia. Unue mi diskrete demandis lin de kie li estas. Kiel atendite li respondis, ke li estas ĉino, el Anhui-provinco, kaj do dum iom da tempo ni du konversaciis en la ĉina. Mi povis ekscii, ke li konas nian Ragnar–probable en tiu ĉi malgranda lando ankaŭ la ĉina komunumo ne estas tiom grandnombra.

 

Post la intervjuo al Mark Fettes (plej maldekstre) kun Ĝoja (centre) 

 

    Alian fojon mi ludis la rolon de pli serioza "peranto". Kiam mi rimarkis, ke Ĝoja/Zhang Ping (aĥ, hazarde ankaŭ temas pri junulino!) el la Ĉina Radio Internacia sola deĵoras ĉe la budo de la radio dum la movada foiro, min trafis ideo prezenti al ŝi Mark, kiu ne nur prezidis sesion de la Nitobe-simpozio sed nun estis destinita prezidi la Universalan Esperanto-Asocion, por ke ŝi intervjuu lin. Jen kiel "ĉiniano" mi sentis devon iom helpi al ĉina organizo, eĉ se ĝi ne estas rekte mia dunganto. Jen estiĝis unu el la unuaj videaj prezentiĝoj de la nova prezidanto surrete (http://esperanto.cri.cn/581/2013/07/25/173s152251.htm). Sed mi ankaŭ ne forgesis, ke mi devenas el Japanio, kaj petis Ĝojan ankaŭ intervjui japanojn pri la 100a Japana Esperanto-Kongreso, kiu okazos en tiu ĉi oktobro, por ĝin diskonigi (http://esperanto.cri.cn/1461/2013/07/24/173s152203.htm). Okulo pro okulo (ĉu vere?), varo pro varo, intervjuo pro intervjuo!

 

    Estante en malproksima Islando, mi foje eĉ multe pli serioze pensis pri Ĉinio. Por la legantoj sonus eĉ komike, ke mi tiom obsediĝis pri la ĉinaj temoj, ke kun alia japana kongresano, kiu antaŭ kelkaj jaroj instruis la japanan en la lando, mi havis preskaŭ unuhoran diskuton aŭ preskaŭ disputon pri la estonteco de Ĉinio sur strato de Rejkjaviko tute en Esperanto. Nia konkludo bedaŭrinde ne estis tiom okulfrapa: ni ambaŭ sukcesis nur interkonsenti, ke Ĉinio estas tro granda, tiel ke ni du respektive konas nur ĝiajn pecetojn kaj tio malfaciligas al ni alveni al iu konkreta konkludo almenaŭ tiumomente.

 

    Nun vi eble komprenas kiomgrade mia restado en Islando estis spicita de temoj kaj spertoj ĉinaj. Dank' al tio la ĉi - foja UK fariĝis des pli eksterordinara kaj interesa, kaj pri tio mi devas danki ne nur Islandon – kion mi faros en la sekvanta, lasta parto de tiu ĉi artikolo – sed ankaŭ Ĉinion.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments