El Popola Ĉinio>Popolaj Rakontoj>

Persika Kaverno (3)

| 2013-08-15
Bookmark and Share

 

 

    Tio vekis fortan sopiron de Liu al sia hejmloko. Li diris al Ruan: "Fraĉjo Ruan, niaj gepatroj kaj vilaĝanoj sendis ĝin urĝi nian revenon. Sed bedaŭrinde, ni ankoraŭ ne sukcesis akiri la 'nigran drogon' en la pasinta duonjaro."

 

    Dronante en arda amo al Bi Tao, Ruan Zhao ne volis tuj reveni al sia hejmloko. Li staris senparola kun la kapo klinita.

 

    Vidante, ke Liu Chen malĝojas, Hong Tao komprenis, ke li havas deziron hejmeniri. Ŝi multe konsolis lin, sed malfacilis por ŝi persvadi lin.

 

    Post kelkaj tagoj la knabinoj denove regalis ilin per festeno. Dum la festeno Hong Tao stariĝis kaj diris al Liu: "Vidante vin malĝoja lastatempe, mi venigos hodiaŭ fratinojn por amuzi vin." Tion dirinte, ŝi svingis en la aero sian maldekstran manikon, el kiu eliĝis fumo. Kiam la fumo falis teren, el ĝi fariĝis 12 feinoj. Tuj poste, ŝi svingis sian dekstran manikon. Ekaperis aliaj 12 feinoj. Ili ĉiuj alproksimiĝis al la manĝtablo kaj ekdancis en akompano de muziko. Ruan Zhao estis ekster si pro ĝojo, sed Liu Chen restis malĝoja, zorgante pri la malsano de siaj vilaĝanoj.

 

    Tion vidinte, Hong Tao fine komprenis, ke la decido de Liu pri la hejmenreveno ne ŝanĝeblas. Ŝi vespire malaperigis la feinojn. Ŝi plenigis tason per bonodora vino, malrapide iris al Liu kaj prezentis ĝin al li. Ŝi mem ekkantis, esprimante sian triston pro la baldaŭa adiaŭo.

 

    Fininte la kantadon, Hong Tao diris, ke Bi Tao alportu juvelojn kaj gemojn por donaci ilin al Liu kaj Ruan.

 

    Liu Chen diris: "Ni ne volas ilin. Ni tre kontentiĝus, se vi donacu al ni 'nigran drogon'."

 

    Aŭdinte tion, Hong Tao diris post longa silentado: "Ni jam delonge scias, ke vi deziras 'nigran drogon'. Sed ni ne kuraĝis donaci ĝin al vi pro la severa tabuo de la Ĉielo. Hodiaŭ ni adiaŭos vin por ĉiam kaj pro tio ni ne plu konsideru la malpermeson." Je tio ŝi elprenis el la maniko brilantan planton kun verdaj folioj kaj nigra radiko kaj transdonis ĝin al Liu Chen.

 

    Liu multe dankis Hong Tao kaj eliris el la kaverno. Li kaj Ruan alvenis denove al la bordo de la rivero, kie ili renkontiĝis kun la knabinoj. La feinoj diris al ili: "Trans la rivero jam estas la homa mondo." Ili restis tie longe kaj forlasis la lokon kun granda bedaŭro.

 

    13 tagojn poste, ili revenis al sia hejmloko. Ili trovis, ke tute aliiĝis la vilaĝo, homoj kaj domoj, kaj ili neniel povis rekoni sian hejmon. La kamforarbo ĉe la vilaĝfino, dika kiel brako antaŭe, nun estis neĉikaŭbrakumebla de du homoj. Kun miro ili demandis vilaĝanojn pri la okazaĵoj dum sia foresto, sed neniu povis respondi. Poste ili demandis maljunulon kun blankaj haroj, kaj tiu diris: "En mia infaneco , mi aŭdis de mia avo, ke du praavoj antaŭ sep generacioj de nia vilaĝo iris kolekti drogherbojn en Tiantai-montaro kaj neniam revenis hejmen." Liu kaj Ruan forte miris: "Neimageble! Jam sep generacioj forpasis en la homa mondo, dum nia duonjara restado en la montaro."

 

    La informo pri ilia reveno aŭdiĝis de loko al loko. Multaj lokanoj venis rigardi ilin. Ruan kaj Liu kuracis ilin per siaj kolektitaj drogherboj. Ili plantis la nigran drogherbon en ĝardeno. Post nur unu nokto ĉie en la ĝardeno elkreskis samaj plantoj. Preninte ilin, ĉiuj suferantoj de brusta angoro resaniĝis. Pro tio vaste famiĝis la "nigra drogo" de Tiantai.

 

    Pasis plia jaro. Liu kaj Ruan tre sopiris pri siaj edzinoj. Traspertinte multajn malfacilojn, ili denove alvenis al la Persika Kaverno. Tie ili vidis, ke nebulo vualas la aperturon de la kaverno, sur la rokmuro kreskas musko kaj en ĝi estas nur ŝtonaj tabloj kaj taburetoj. Sed ili neniel povis trovi siajn edzinojn.

 

    Tio, ke Hong Tao kaj Bi Tao sen permeso donacis nigran drogon al karnuloj, forte koleris Wangmu. Ŝi faris ilin ŝtonaj montpintoj ĉe la kaverno. Kiel oni diras, post kiam ili fariĝis ŝtonaj montpintoj, ili, ne povante forgesi Liu kaj Ruan, sopire rigardas en la direkto al la rivero Shanxi eĉ hodiaŭ.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments