El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

Trafikŝtopado de Ĉinio en komparo kun tiu en Usono

| 2013-08-15
Bookmark and Share

de XIAO DONG

 

    La ekonomia disvolviĝo de Ĉinio distingiĝas per sia rapideco, tio estas rekonata de la tuta mondo. Ĉinio jam adiaŭis la "reĝlandon de bicikloj" kaj eniris en la periodon de aŭtoj. Anstataŭ signo de lukso, aŭtoj iĝis trafika rimedo. Sekve de tio troviĝas ĉie en la lando trafikŝtopado, al kio ŝajne oni jam kutimiĝis.

 

    En Usono funkcias diverstipaj ŝoseoj, kiaj ŝtataj ŝoseoj, lokaj ŝoseoj, kamparaj vojoj kaj tiel plu, inter ili la plej notinda estas la ekspresa ŝoseo inter ŝtatoj kun longeco de 46 mil mejloj. Kiel la ĉefa ŝoseo tra la tuta lando, la nomata ŝoseo kunligas la ĉefajn urbojn kaj lokajn vojojn de diversaj ŝtatoj sur la kontinento, kaj formis tridimensian transportan vojreton. Kvankam ĝia longeco okupas nur 1.2% de la totala longeco de la tuta vojreto, sed ĝi portas 1/4 de la trafika ŝarĝo de la tuta lando, kaj la trafika kvanto sur tiu ĉi ŝoseo estas 27-oble pli granda ol tiu de la aliaj ŝoseoj en la vojreto.

 

    Tamen, laŭ raporto, 27% de tiaj ekspresaj ŝoseoj oportunaj inter ŝtatoj de Usono suferas de trafikŝtopado. En grandaj urboj, nun la pinthoroj por iri al kaj reiri el la laboro estas duoble pli longaj ol antaŭe.





Sur ekspresa ŝoseo inter la ŝtatoj de Usono  


 

    Kvankam trafikŝtopado okazas en Usono, tamen ĝi multe diferencas de tiu en Ĉinio. En Ĉinio la trafikŝtopado furiozas en grandaj urboj kia Pekino aŭ sur la ŝoseoj al grandaj urboj, kaj la grado de la ŝtopado estas multe pli serioza kaj ĝia daŭra tempo pli longa ol en Usono. Por tio oni trovis diversajn kaŭzojn: la urba planado estas neracia, la konstruado de vojoj -- postiĝinta kaj tiel plu. Estas ankaŭ neignorebla kialo politika: en la urboj tro koncentriĝas la registaraj departementoj kaj organizoj.

 

    Granda koncentriĝo de la registaraj departementoj kaj organizoj kaŭzas la koncentriĝon de resursoj kaj la centralizon de funkcioj. Tio estas la faktoro "nevidebla", sed decida. Pekino estas la politika centro de Ĉinio, kaj samtempe troviĝas en ĝi ankaŭ la plej bonaj universitatoj, hospitaloj, teatroj, institutoj kaj tiel plu. En la lastaj jaroj, la gastigoj de la Olimpiaj Ludoj, la Monda Ekspozicio, la Aziaj Ludoj kaj aliaj akiris glorojn al la lando, kaj samtempe koncentre kolektis diversajn resursojn al Pekino, Ŝanhajo, Kantono kaj al aliaj tiaj metropoloj, sed de tio sekvas furioza altigo de la prezo de domoj, densiĝo de loĝantaro, poluado de la aero kaj malrapidiĝo de aŭtoj.

 

    En Usono, Vaŝingtono estas la politika centro, Nov-Jorko funkcias kiel la ekonomia centro, Silicia Valo servas kiel la teknologia centro kaj Los-Anĝeleso kiel la amuza centro. Kaj cetere, ne ĉiuj departementoj de la federacia registaro troviĝas en Vaŝingtono. La Servoj por Civitaneco kaj Enmigrado de Usono havas 5 grandajn servajn centrojn en la tuta lando. La malgrandaj registaroj kaj povodivido ne nur faras funkciadon de la politika sistemo de Usono relative en bona ordo, sed ankaŭ relative raciaj faras ĝiajn dispozicion de la ekonomio, planadon de la urboj, aranĝon de la trafiko. En Usono, urboj ne estas simbolo de la potenco nek tiu de la rango, urbanoj ne estas sinonimo de la honoro nek tiu de la riĉeco, ili ne estas posedantoj de la ekonomiaj interesoj nek tiuj de la oportuneco. Por atingi la usonan revon venu al antaŭurboj, al malgrandaj urboj kaj al vilaĝoj, kie ne troviĝas trafikŝtopado.

 

    En Ĉinio, la moderneco estas misinterpretita kiel urbanizado, kaj la urbanizado -- kiel metropolo. Sub la gvido de tiu ĉi koncepto, resursoj estas kolektitaj en urbojn. Por realigi siajn revojn, homoj svarmas al grandaj urboj, kiaj Pekino, Ŝanhajo, Kantono, kaj faras tie seriozan trafikŝtopadon.

 




Sur la suda 4a ringvojo de Pekino  


 

    Fakte, la periodo de aŭtoj donis al Ĉinio ŝancon por turni la centraliziĝon al la malcentraliziĝo en la konstruado de urboj. Precipe la ekspresaj ŝoseoj kaj trajnoj igas antaŭurbojn, malgrandajn urbojn kaj eĉ vilaĝojn taŭgaj por loĝado kaj laboro. Sed por atingi tiun ĉi ŝanĝon, oni devas unue havi strategion pri racia aranĝo de resursoj. Ĉi-rilate, iuj bonaj flankoj de Usono estas lernindaj por Ĉinio.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Wang Lihua


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments