El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

Eksa ambasadoro de Japanio en Ĉinio pledis por plibonigo de la ĉina-japanaj rilatoj

| 2013-08-15
Bookmark and Share



Niwa Yuichiro dum la prelego 


 

de Sun Ran

 

    La 29-an de junio Niwa Yuichiro, eksa ambasadoro de Japanio en Ĉinio, faris prelegon en kunveno okazigita de la Kanagaŭa-a Japan-Ĉina Amikeca Asocio en la urbo Jokohamo, Japanio. Li diris, ke Japanio devas plibonigi la rilatojn inter si kaj Ĉinio kiel eble plej frue, kaj ke tio ne nur koncernas la futuran evoluadon de Japanio sed ankaŭ rilatas al la paco kaj stabileco de la tuta Azio.

 

    Kiam Niwa Yuichiro servis kiel la japana ambasadoro en Ĉinio, li malkaŝe kritikis la tiel nomitan "ŝtatigon" de la insularo Diaoyu fare de la japana registaro, kaj estis pro tio eksigita. Reveninte al sia lando, li daŭre faris kritikajn parolojn kaj skribis ankaŭ en sia nova libro Spertoj sub la pekina suno eldonita antaŭ nelonge, ke la "ŝtatigo" de la insularo Diaoyu ne povas esti komprenita de la internacia socio, kaj Japanio devas montri sian sincerecon kaj denove plibonigi la rilatojn kun Ĉinio.

 

    En la prelego titolita "Pacaj rilatoj inter Japanio kaj Ĉinio estas la bazo de la evoluado de Azio", Niwa Yuichiro esprimis sian opinion, ke dum la pasinta duonjaro depost sia enoficiĝo Abe Shinzo, la nuna ĉefministro de Japanio, ne plenumis siajn taskojn por ripari la rilatojn inter la du landoj. La 6-a Pintkonferenco de Ŝtatgvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko planita por majo ĉi-jare estis la plej taŭga okazo por la intertraktado de la dulandaj gvidantoj, sed la konferenco ĝis nun ne povas okazi pro la konservativa opinio de la Abe-registaro pri la historiaj problemoj kaj la vizito de japanaj parlamentanoj al la sanktejo Yasukuni. Alia ŝanco eventuale estos dum la Pintkonferenco de Ŝtatgvidantoj de G20 okazonta en septembro, tamen estas ankoraŭ ne certe, ĉu la dulandaj gvidantoj povos renkontiĝi dum la konferenco aŭ ne. En la kuranta jaro, laŭvice okazis ŝtatestraj intervidiĝoj de Japanio-Usono, Usono-Korea Respubliko, Usono-Ĉinio, Ĉinio-Korea Respubliko, sed tiuj de Japanio-Korea Respubliko kaj Japanio-Ĉinio estas ankoraŭ ne deciditaj. Japanio falis en sakstraton, kaj estas priridata de la internacia socio.

 

    Niwa Yuichiro kritikis, ke ekde la pasinta duona jaro Abe parolis nur pri sia "Abe-ekonomiko", pri la devaluto de japana eno kaj pri la valorpapera merkato kun plialtiĝantaj prezoj de Japanio, kaj ke liaj paroloj kun tia enhavo celis nur allogi la balotojn de la japanaj popolanoj. Kaj samtempe Abe diris nenion pri gravaj aferoj koncernantaj la futuran evoluadon de Japanio, ekzemple la problemoj pri nukleaj centraloj, socia asekuro kaj amendo de la konstitucio. La amendo de la japana konstitucio estis enskribita en la elekta programo de la Liberal-Demokratia Partio de Japanio sen sufiĉa partopreno de civitanoj en la diskutado.

 

    Niwa Yuichiro parolis pri Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, kiu multfoje akcentis pri la Ĉina Revo, emfazis pri la neceso havigi feliĉon al 1300 milionoj da ĉinoj kaj daŭrigi la ekonomian disvolviĝon kun granda rapideco. Kompare kun la menciita ĉina ŝtatestro, Abe ne ĉiam donas prioritaton al la feliĉo de la popolo kiam li faras decidojn.

 

    Niwa Yuichiro menciis sian senton pri danĝeroj en la evoluado de Japanio dum la venontaj 50 jaroj. Li diris, ke la problemo pri la loĝantaro jam devas esti ege zorgata afero nun por la japana registaro. Pro la maljuniĝo kaj naskomalmultiĝo, kaj la nombro de laborkapablaj homoj kaj tiu de gejunuloj rimarkinde malgrandiĝos post 40 jaroj. Tiam la disvolviĝo de la lando fariĝos ege malfacila, kaj tio devas esti la plej atentinda afero por la registaro. Do Japanio devas restarigi la rilatojn inter si, Ĉinio kaj Korea Respubliko kiel eble plej frue, ĉar la futuraj evoluoj de la lando ne povas esti disigeblaj disde la du gravaj najbaraj landoj.

 

    Li montris ankaŭ, ke nun Japanio trafis la situacion, en kiu stagnas la klopodoj por plibonigi la rilatojn inter si kaj la du najbaraj landoj, precipe tiujn kun Ĉinio. "'Ambaŭ flankojn paco favoras kaj malpaco damaĝas' estas ankoraŭ maksimo valida por la dulandaj rilatoj; cetere, la stabileco de la dulandaj rilatoj havas vivgravan influon al la paco kaj evoluado de Azio. Kial la nuna disvolviĝo de Azio ricevas tiom da atento de la mondo? Ĝuste pro tio, ke la stariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio en la jaro 1972 kreis la atmosferon por ĝia stabila disvolviĝo. Tial, se la amikeco daŭros inter Ĉinio kaj Japanio, la tuta Azio profitos."

 

    En 2010 Niwa Yuichiro fariĝis ambasadoro de Japanio en Ĉinio kiel malofta ekzemplo de neprofesia diplomato. Kiam li akceptis intervjuon de la brita ĵurnalo FINANCIAL TIMES en junio 2012, li publike oponis la planon pri "aĉetado" de la insularo Diaoyu. Li avertis, ke tia ago alportos grandan krizon al la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio. Liaj vortoj kaŭzis drastajn resonojn en Japanio. Iuj opoziciaj partioj, inkluzive de la nun reganta Liberal-Demokratia Partio, postulis, ke la registaro eksigu lin el la posteno de la ambasadoro kaj li devis retiriĝi en decembro de la jaro 2012.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments