El Popola Ĉinio>头条新闻>

Yang Jiechi intervidiĝis kun John Ashe en Pekino, Ĉinio

| 2013-08-16
Bookmark and Share

 

 

Yang Jiechi (dekstre) kaj John Ashe  

 

    La 13-an de aŭgusto en Pekino Yang Jiechi, ĉina ŝtata konsilanto, intervidiĝis kun John Ashe, prezidanto de la 68-a Ĝenerala Asembleo de UN.

 

    Yang Jiechi diris, ke vizaĝe al la nova internacia situacio, UN, kiel unu el la kernaj organizoj por la tutmonda administrado, devas plenumi la noblajn taskojn en kunordigado de klopodoj de la membrolandoj kaj en antaŭenpuŝado de internaciaj kunlaboroj por kune trakti diversajn defiojn tutmondajn. Ĉinio subtenas tion, ke UN firme defendas la internacian justecon, aktive gardas la solidarecon de membrolandoj kaj pli multe aŭskultas la voĉojn de evoluantaj landoj. Ĉinio same plenforte subtenas la laborojn de UN kaj tiujn de la prezidanto de la Ĝenerala Asembleo, kaj esperas ke la du flankoj daŭrigu la intimajn komunikadon kaj kunlaboradon.

 

    Ashe diris, ke li certe klopodos kun la celo por fokusigi al la 68-a Ĝenerala Asembleo la temojn pri akcelo de evoluo, precipe la evoluado post la jaro 2015, kaj plenforte subtenos la solidarecon de la membrolandoj de UN.

 

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments