El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj fakuloj publikigis rektan pruvon de homa anatomio de la japana trupo 731

| 2013-08-16
Bookmark and Share

 Ruino de la japana trupo 731

Restaĵoj de japana trupo por bakteria milito  

 

    La 14an de aŭgusto, unu tagon antaŭ la 68a datreveno de la venko de la Kontraŭjapana Rezistmilito, esploristo pri la japana trupo 731 en Harbino, nordorienta Ĉinio, publikigis la ĉefan enhavon de raporto pri la homa anatomio fare de la japana trupo 731, kiu invadis Ĉinion. Ĉinaj fakuloj diris, ke tio povas esti la rekta pruvo, ke la japanaj trupoj faris homan anatomion, kiam ili invadis Ĉinion.

 

    En novembro de 2011, Yang Yanjun, respondeculo de la Internacia Esploro-Centro pri la Trupo 731 sub la Harbina Akademio de Sociaj Sciencoj, vizitis la bibliotekon de la Usona Kongreso, kaj konsultis tie deĉifritan arkivon pri la japana bakteria milito, kaj trovis tri anatomio-dokumentojn, interalie estas Q-raporto pri pesto-bakterio. Ĝi temas pri anatomio al pestuloj fare de la japana trupo 731 en la jaro 1943 en Changchun kaj la regiono Nong'an, kaj havas informojn pri la vojo kaj grado de la infektiĝo de la koro, la pulmo kaj de aliaj organoj.

 

    Yang Yanjun diris, ke Q-raporto havas tiel detalajn informojn pri anatomiitaj organoj kaj ĉi-rilataj donitaĵoj, ke oni povas certigi, ke la japana trupo 731 prenis ĝin kiel gravan medicinan donitaĵaron. Tio donis gravan referencon al la japana trupo 731 por produkti bakterian armilaron, koni efikon de bakteria infektiĝo, fari selekton de bakterio-dozo kpt.

 

    Leginte Q-raporton, Yang Yanjun opiniis, ke la japana trupo 731 ne nur esploris kaj provis bakterian armilaron, sed ankaŭ faris patologiajn anatomion kaj studadon, kun la celo servi al la japana agresa milito kontraŭ Ĉinio, kaj tio tute deflankiĝis de la medicina etiko kaj humaneco.

 

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments