El Popola Ĉinio>Por Komencantoj>

Aĉeti Oleon

| 2013-08-16
Bookmark and Share

 

 

    Ĉiuj diris, ke Afanti estas la plej granda saĝulo en la mondo, sed lia edzino obstine opiniis, ke li estas la unua stultulo en la mondo. Iufoje la najbaroj kverelis kun ŝi: "Se vi opinias lin malsaĝa, bonvolu diri, kiajn stultaĵojn li faris."

 

    Ŝi respondis: "Multajn stultaĵojn li jam faris, sed mi rakontos nur unu el ili. Vi tamen certe konvinkiĝos."

 

    La najbaroj diris: "Bone, se vi diros prave, ni konfesos nian malvenkon."

 

    "Ho! Vi certe malvenkos." Sekve ŝi rakontis okazaĵon de antaŭ kelkaj tagoj. "Afanti rondvizitis ekstere longan tempon, sed fine iun tagon li revenis hejmen. Tuj kiam li paŝis trans la sojlon, mi severe riproĉis lin: 'Longlanga pigo! Ĉu vi ankoraŭ rekonas vian neston?' Vi ĉiuj scias, ke li antaŭ la bienulo estas tigro, sed antaŭ mi li estas obeema ŝafo. Kvankam mi jam riproĉis lin, li ankoraŭ obeeme riverencis profunde antaŭ mi kaj senĉese min benis. Poste li ridante diris: 'Mia kara alaŭdeto, ĉu mi ne jam revenis nun?' Aŭdinte tion, mia kolero tuj kvietiĝis, kaj mi kiel movlerta alaŭdo rapide alflugis al liaj etenditaj brakoj. Mi fermis la okulojn kaj pensis: 'Kiel feliĉa mi estas, ke Alaho donacis al mi tiel bonan edzon.' Sed post nelonge li denove kolerigis min pro tio, ke li subite memoris iun aferon komisiitan de alia kaj senĉese murmuris pri ĝi. Li eĉ ne aŭdis, ke mi parolas al li. Tio estis malbona aŭguro, ke li refoje forflugos de mi. Tial mi haste enmetis en lian manon olebovlon kun iom da moneroj kaj petis lin iri aĉeti iom da oleo.

 

    "Mi intencis rompi lian pensadon por restigi lin hejme. Sed survoje li ŝajne ankoraŭ pensadis pri la afero kaj eĉ kiam la olevendisto enverŝis oleon en la bovlon, li ankoraŭ okupis sian kapon per ĝi. La bovlo estis rapide superplenigita pro lia malatento, sed ankoraŭ restis iom da oleo enverŝota. La vendisto do demandis: 'Sinjoro Afanti, kien enverŝi la reston?' Li traserĉis sin, sed nenion trovis, kio povus enteni ĝin. Li tiam renversis la bovlon de oleo kaj, montrante la kavan malsupron, diris: 'Enverŝu ĉi tien!' La oleo en la bovlo tute elverŝiĝis teren. Ĉiuj ĉirkaŭe eksplodis per ridego, sed Afanti, ankoraŭ montrante al la kava malsupro, stulte ripetis: 'Enverŝu! Enverŝu!' La vendisto povis nur enverŝu la oleon en la kavan malsupron de la bovlo.

 

    "Kiam Afanti revenis hejmen, mi estis tre surprizita de tio kaj demandis: 'Kial vi aĉetis nur tiel malmulte de oleo per tiel multe da mono?' Afanti respondis: 'Ne, estas pli ĉi tie.' Tiam li ree renversis la bovlon, tiel ke ankaŭ la oleo en la kava malsupro elverŝiĝis teren …"

 

    La najbaroj ridegis, tiel ke iliaj ventroj preskaŭ krevis, kaj ili ĉiuj devis forviŝi la elverŝitajn larmojn de ridego. La edzino de Afanti, ekkaptante la ŝancon, demandis: "Ĉu en la mondo troviĝas ankoraŭ pli granda stultulo ol li?"

 

    Post la ridego la najbaroj ankoraŭ ne volis akcepti ŝian opinion, sed trovis multajn vortojn por senkulpigi Afanti: "Li ne estas stultulo. Li tion faris pro tio, ke lin distras la komisio de alia homo. Se vi tion ne kredas, demandu sinjoron Afanti, pri kio li tiam pensis? Se li ne pensis pri io tia, ni estos konvinkitaj."

 

    La edzino ne plu diskutis kun la najbaroj pri tio, ĉu Afanti estas saĝulo aŭ stultulo, ĉar ŝi sciis pli bone ol iu ajn. Kvankam ŝi ofte riproĉis sian edzon, nomante lin pigo nevolanta reveni nesten, tamen kiam oni laŭdis ŝian edzon, neniu estis pli ĝoja ol ŝi.

 

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments