Ĉefpaĝo

Nia trezoro: Frigyes Karinthy

| 2013-08-16
Nombro de mesaĝoj(0)

 

    Ekde la 1910aj jaroj la plej legata, citata kaj menciata humuristo de Hungario, sed krome poeto, dram- kaj prozverkisto, kun vasta erudicio naturscienca kaj filozofia: jen la impona figuro de Frigyes Karinthy (1887–1938). Kvankam li estis ankaŭ esperantisto, pri tiu aspekto de lia vivo eĉ esperantistoj foje traktas fikciaĵojn el liaj verkoj kiel faktojn.

 

    Pri sia lingvoscio en 1928 li deklaris jene: "Esperanton, kvankam mi sufiĉe bone ĝin komprenas, je mia doloro, mi ankoraŭ ne parolas kontentige". Ni povas supozi ke la nivelo de lia parolkapablo estis relative malalta, sed ke li legis kaj komprenis la lingvon sufiĉe por orientiĝi pri movadaj aferoj.

 

    Karinthy ekde 1918 ofte kaptis eblojn helpi la Esperanto-movadon. En 1929 li skribis pri sia engaĝiĝo: "Nur la Esperanto-movado havas ŝancon por garantii la ekziston de la naciaj lingvoj, tiuj multmiljaraj kulturvaloroj, en la minaca ventokirlo de Babelo". Kies lingvo estas Esperanto? Tiu estis la alia demando, kiun li klopodis prilumi en siaj artikoloj. "Fremda, sed ne fremdula; alia ol nia lingvo, sed ne de aliuloj; ĝi estas lingvo de ni ĉiuj, aŭ se oni preferas, nenies lingvo, ĉar ĝi ne servas imperiestrojn, ŝtatinteresojn, vantecon de landoj. Ĝi ne batalas kontraŭ nacioj, kontraŭ lingvoj, ĝi neniun vivantan lingvon volas asimili, aliigi, forbalai, neniigi, silentigi. Ĝi volas ekzisti sen nei la ekziston de aliaj. Ĝi ne havas alian celon ol kiun ĝi asertas pri si, nome krei ordon en la monda Babelo. Ĉiu parolas sian propran lingvon, krome unu plian, kiun ĉiu komprenas en la tuta mondo".

 

    En la 1920aj jaroj plurajn mallongajn verkojn de Frigyes Karinthy oni tradukis Esperanten, kaj libroforme aperis Morgaŭ matene en 1923 (tradukis Kalocsay), Norda vento en 1926 (Károly Bodó), fine Vojaĝo en Faremidon en 1936 (Lajos Tárkony). (La lastan István Bakonyi jam en 1923 aperigis en Ido.)

 

    La interligo de Karinthy kun la movado daŭris. En 1928–29 kun la verkisto-esperantisto Béla Vikár (1859– 1945) li membris en la organiza komitato de la 20a Universala Kongreso en Budapeŝto kaj partoprenis ties literaturajn aranĝojn kun sia amiko la verkisto Dezső Kosztolányi (1885–1936). Ili kune ĉeestis ankaŭ aliajn Esperanto-eventojn, ekzemple literaturan vesperon de la budapeŝta Esperanto-grupo: la 25an de februaro 1930 oni voĉlegis el la verkoj de ambaŭ, kaj Karinthy mem laŭtlegis sian verketon por publiko ducentkapa.

 

    Nova organizaĵo en la literatura vivo estis la hungara PEN-Klubo fondita en 1926. En 1930 Kosztolányi elektiĝis ties prezidanto. Dank' al lia organiza laboro la 10a kongreso de Internacia PEN-Klubo okazis en majo 1932 en Budapeŝto. Karinthy kuraĝis elpaŝi por Esperanto per parolado en la kongreso.

 

    El la parolado de Karinthy en la 10a kongreso de Internacia PEN-Klubo

 

    … Nur artefarita lingvo povas servi al la intelekta komunikado. Ekzistas tia lingvo. Kvin milionoj da homoj ĝin uzas. Ekzistas 500-paĝa bibliografio de la verkoj tradukitaj al tiu lingvo.

 

Jen do mia propono:

 

    1. Por elprovi la efikecon de ĉi tiu lingvo, mi petas ke PEN-Klubo realigu eksperimenton. Ĝi tradukigu novelon kun senduba literatura valoro al dek lingvoj, interalie al Esperanto, kaj poste retradukigu tiujn tradukojn al la lingvo de la originalo, fare de tradukistoj kiuj ne konas la tekston. Konstateblos, ke la traduko farita el Esperanto plej proksimos al la originalo, ĝi plej bone redonos ties proprajn ecojn.

 

    2. Se la eksperimento sukcesos, PEN-Klubo aliĝu al la klopodoj pri Esperanto: ĝi fariĝu la peranta lingvo por la aferoj, por la komerco, diplomatio, scienco kaj literaturo!

 

    Karinthy kiel granda satiristo verkis humuraĵojn pri multo, ankaŭ pri Esperanto kaj pri sia propra lingvoscio. Li amuzis siajn amikojn per anekdoto laŭ kiu li absolute ne komprenis Esperanton: la prezidanto de Sveda Esperanto-Federacio kun delegacio vizitis la malsanan Karinthy en hospitalo. Kun floro en la mano li volis laŭtlegi longan salutan tekston en Esperanto, sed Karinthy, intencante kaŝi sian nescion, pretekstis, ke pro cerbo-operacio li forgesis Esperanton. Ni ne scias ĉu tia renkontiĝo vere okazis…

 

    Karinthy estis en 1932–1938, ĝis sia morto, prezidanto de Hungara Esperanto-Societo (HES). En la 1930aj jaroj ekzistis pluraj Esperanto-societoj en Hungario, kun grandaj diferencoj. Dum HES restis politike neŭtrala organizaĵo, Hungara Esperanto-Federacio (HEF, 1935–1944), apogis la iredentisman politikon de la hungara registaro, sub prezido de la antisemito d-ro Ágost Benárd (1880–1968?), parlamenta deputito ne konanta Esperanton, voĉdoninta por la unua kontraŭjuda leĝo de Hungario. En HES tiaĵo estis neimagebla eĉ post la morto de Karinthy.

 

    La poresperanta aktivado de Karinthy malpliiĝis en la dua duono de la 1930aj jaroj. En artikolo la 8an de marto 1938 li skribis pri tio: "Mi entuziasme restas dumviva adepto de Esperanto. Mia agemo paraliziĝis, sed ne la konvinkiĝo pri ĝia sukceso".

 

    Karinthy la 29an de aŭgusto 1938 abrupte forpasis. La revuon Hungara Heroldo jam redaktis la afergvida prezidanto de Federacio, kiu eĉ en mallonga nekrologo taksis menciinde, ke "varmkora amiko de Esperanto" ne parolis Esperanton.

 

    Kvankam inter la prauloj de Karinthy estis judoj, lin mem ankoraŭ ne trafis la unuaj kontraŭjudaj leĝoj. Nur lian vidvinon koncernis amaso da kontraŭjudaj dekretoj. Ŝin oni mortigis en 1944 en Aŭŝvico.

 

    "Kun granda simpatio mi vidas la senesperan, tragikan lukton de la batalantoj por artefarita lingvo kontraŭ la etoso de la epoko", -- skribis Karinthy en 1929. Tamen li senhezite engaĝiĝis en tiun lukton. La Internacia Lingvo kaj ĝia propagando estis esenca parto de lia vivo.

 

    Laŭ la artikolo "La beletra rondo de la revuo Nyugat kaj la Internacia Lingvo" de Árpád Rátkai (Beletra Almanako, 2010, №8), kompilis István Ertl.

 

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/06/karinthy/)

Redaktoro: Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments