El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la 2-a Internacia Literatura Semajno de Suda Ĉinio

| 2013-08-20
Bookmark and Share

 

Mo Yan (meze) en la inaŭguro de la 2-a Internacia Literatura Semajno de Suda Ĉinio

 

    Inaŭguriĝis la 2-a Internacia Literatura Semajno de Suda Ĉinio la 17-an de aŭgusto en la urbo Foshan de la provinco Guandong en suda Ĉinio. La inaŭguro estas samtempe la unua premio-dona ceremonio de la Premio de Nefikcia Verkado. Oni donis 3 premiojn pri Literaturo, Historio kaj pri Biografio kaj 6 specialajn premiojn. En- kaj eksterlandaj literaturaj kritikistoj, historiaj studantoj kaj amaskomunikilaj entreprenantoj dividis siajn opiniojn kun la ĉeestantoj pri la nefikciaj verkoj kaj atribuis la premiojn al la gajnantoj.

 

    La menciita premio estas la unua premio por la nefikcia literaturo en Ĉinio, ĝi celas elekti la plej elstarajn nefikciajn verkojn kaj verkistojn ĉiujare. Dum la elektado, oni akcentas la "nefikciecon" kaj "verkecon", tio signifas la emfazon al la objektiveco kaj vereco de la enhavo, kaj al la lerteco kaj legebleco de la verka arto.

 

    Mo Yan, ĉina nobel-premiito pri la Literaturo '2012, diris kiel la invitito de la ĉi-foja literatura semajno: "Se novaĵo povas esti 'desegnaĵo', nefikcia literaturo similas al skulptaĵo, ĝi pli reliefe prezentas la rolojn."

 

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments