El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unua ĉina vicĝenerala direktoro en MKO

| 2013-08-20
Bookmark and Share

En la jaro 2010 Yi Xiaozhun, kiel vicministro pri komerco, faris parolon en la Azia Forumo pri Liberkomerca Interkonsento okazanta en Pekino.  

 

    La 18-an de aŭgusto en Pekino, proparolanto de la Ministerio de Komerco de Ĉinio faris parolon kaj laŭdis la decidon de Roberto Azevêdo, ĝenerala direktoro de la Monda Komerca Organizo (MKO), por elekti Yi Xiaozhun, ĉina delegito en MKO, kiel vicĝenerala direktoro.

 

    La 17-an de aŭgusto laŭ la ĝeneva tempo, Yi Xiaozhun, ĉina delegito en MKO, Yonov Agah, germana vicministro pri ekonomio kaj teknologio, kaj David Shark, usona vicdelegito en MKO, estis elektitaj kiel vicĝeneralaj direktoroj de MKO. Yi Xiaozhun estas la unua ĉino, kiu servas en tiu ĉi pozicio.

 

    Laŭ Azevêdo, ili estis elektitaj pro kontribuo al la multflanka komerca sistemo kaj iliaj spertoj en MKO. Kun la ĝenerala direkto, ili kune preparos por la 9-a kongreso de ministroj pri komerco, kiu okazos en Indonezio.

 

    Yi Xiaozhun laboris en la kampo de internacia komerco de la 1980-aj jaroj, kaj estis elektita kiel delegito kaj amabasadoro de Ĉinio en MKO. Antaŭe li estis ĉina vicministro pri komerco.

 

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments