El Popola Ĉinio>头条新闻>

La ĉina homporta batiskafo Jiaolong plenumis la esploradon en nordorienta Pacifiko

| 2013-08-20
Bookmark and Share

 

Spongo, aktiniulo, marstelo kaj aliaj estaĵoj kolektitaj de la batiskafo Jiaolong

 

 

   La 18-an de aŭgusto la ĉina homporta batiskafo Jiaolong faris la lastafojan subakviĝon en la marareo de nordorienta Pacifiko kaj plemunis esploradon pri submaraj estaĵoj kaj pri la perspektivo de minekspluatado kaj aliajn taskojn.

 

  Tio estas la 6-foja subakviĝo de la batiskafo Jiaolong en la dua sekcio de la eksperimenta aplikata navigado en la jaro 2013, estas ankaŭ ĝia lastafoja subakviĝo en la sekcio. La maksimuma profundeco, kiun ĝi atingis, estas 5122 metroj ĉe la okcidenta marareo de nordorienta Pacifiko speciale atentata de la Internacia Submara Administracio.

 

     La eksperimenta aplikata navigado de Jiaolong en la jaro 2013 konsistas el tri partoj: esplorado en la Suda Maro de Ĉinio, tiu en la ĉina esplorejo de la mult-metala nodulo en la nordorienta Pacifiko kaj tiu en la esplorejo de fer-mangana krusto en nordokcidenta Pacifiko. Post plemuno de la esplorado en la dua navigad-sekcio la patrina ŝipo Xiangyanghong-09 portanta Jiaolong veturos al la haveno Pohnpei de la Federitaj Ŝtatoj de Mikronezio por ricevi provizaĵojn.

 

    Chen Cunben, estro de la ŝipo Xiangyanghong, diris: "Laŭ plano ni atingos la havenon Pohnpei en la 27-a de aŭgusto. Post ricevo de provizaĵoj la batiskafo Jiaolong veturos al la esplorejo de fer-mangana krusto en nordokcidenta Pacifiko por plenumi la esploradon en la lasta navigad-sekcio en la jaro 2013."

   

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments