El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

Usona junulo amas ĉinan agrikulturon

| 2013-08-20
Bookmark and Share

    Nun pli kaj pli multe da eksterlandanoj laboras kaj vivas en Ĉinio. Ĉi-sube ni rakontas al vi historion de usona junulo, kiu nomiĝas Peter.

 

    Peter venis el Usono, kaj li povas flue paroli la ĉinan lingvon. Li laboras kiel vicprofesoro de la Komerca Fakultato de la Ĉina Popola Universitato.

  



Usona junulo Peter 


 

    Peter ŝatas naturon de sia infaneco. Kiam li estis 16-jara, li havigis al si malgrandan ĝardenon ekster sia domo por kulturi tomatojn. Dum la matursezono de la tomatoj homoj de la restoracio najbare de lia hejmo venis por aĉeti ilin ĉiusemajne. Pri tio li ofte fieras, ke tio estis la unua profitiga negoco por li. Atinginte plenaĝecon li ekŝatis la ĉinan kulturon. Kiam li eniris en universitaton li volis kunligi siajn tiujn du interesojn, kaj li elektis la agrikulturan ekonomion de Ĉinio kiel fakon kaj sian esplor-celon. Multaj geamikoj ne komprenis, kial li decidis studi la ĉinan agrikulturan ekonomion en usona universitato, kaj por kio tio utilas. Efektive Peter jam delonge planis veni al Ĉinio.

 

    Peter finis sian bakalaŭrecon en la Universitato de Kalifornio ĉe Davis. Intertempe en 2001, kiam li estis en la tria universitata jaro, li trovis informon pri laborŝanco en Ĉinio en la reto kaj unuafoje venis al la lando. Li tiam vizitis la Shanxi-an Agrikulturan Universitaton, kaj li pensis, ke simila ŝanco estas malfacile akirebla por li, kaj decidis iri en la ĉinan komparon por propraokule vidi ĉinajn vilaĝojn. Retrorigardinte la sperton li opiniis, ke la tempo en la komparo lasis al li belan impreson, ĉar li ricevis varman kaj modestan akcepton de la vilaĝanoj. Pro tio li ekŝatis la kamparanojn ĉiam dezirante doni al ili helpon por riĉiĝo.

 

    Foje li konatiĝis kun maljuna vilaĝano, kiu akiris kelkajn monbiletojn eksterlandajn pro vendado de ŝafoj kaj erare opiniis, ke ili estas usonaj dolaroj. Peter eksciis, ke tiuj monbiletoj estas en perua valuto, kaj bonkore provis ŝanĝdoni al la maljunulo la ekvivalentan sumon en usonaj dolaroj. La maljunulo tamen rifuzis la proponon kaj redonis la dolarojn al li. El tiu sperto Peter perceptis la bonkorecon kaj honestecon de ĉinaj kamparanoj, kies laboro tamen estas tre peniga kaj vivo nefacila.

 

    Inter 2002 kaj 2003 Peter faris enketadon pri agrikulturo en la Scienca kaj Teknika Universitato de Nordokcidenta Ĉinio. Ĝin partoprenis pli ol 3 000 personoj el 682 kamparanaj familioj. Siatempe li persone vizitis ĉiujn tiujn familiojn. Post tio li faris ankaŭ aliajn enketojn pri diskonigo de la ĉina agrikulturo. Li opiniis, ke la ĉina agrikultura ministerio devas pligrandigi elspezon en tiu kampo por eviti konfliktojn inter diversaj interesoj.

 




 Peter (meze) kaj amikoj


 

    Reveninte al Usono Peter finis sian studadon por magistriĝo en la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley. Lia tezo temis pri diskonigado de la reformado de la ĉina agrikuturo. Poste li daǔrigis sian studadon por doktoreco.

 

    Post tio Peter vizitis Ya'an, Sichuan-provinco, ĉar li ŝatas ties pejzaĝon, kiu laǔ li similas al la feomondo priskribita en la mitoj de okcidentaj landoj. Tamen dum la vojaĝo li vidis, ke multaj montoj kaj arbaroj estas difektitaj kaj fariĝis agrikulturaj kampoj. Do li kaj liaj kolegoj kunlabore esploris kiel denove transformi kampojn en arbaron. Li ankaǔ elektis la temon kiel tiun de sia doktoreca disertacio. Post la doktoriĝo li daŭre vizitis multajn lokojn de la ĉina kamparo por tie esplori agrikulturon.

 

    Peter fieras plej multe pri tio, ke li partoprenis en la verkado de proponoj por la reformado de la ĉina agrikulturo kaj ke tiuj proponoj ricevis sankcion de la tiama ĉina ĉefministro Wen Jiabao, tiel ke ili estas nun praktikataj en la agrikulturaj teknikaj stacioj en la kamparo.

 

    Ju pli longe Peter loĝas en Ĉinio, des pli multe li ekamas la landon kaj deziras kontribui al la disvolvo de la ĉina agrikulturo. Post kelk-jara loĝado en Ĉinio li invitis sian patrinon veni al Ĉinio por tie instrui en lernejo, kaj ankaǔ ŝi ekŝatis la landon. tamen malfeliĉe, ke pro malsano la patrino jam forlasis lin por ĉiam.

 




 La patrino de Peter donas lecionon en ĉina lernejo.


 

    La patro estis tute malsama ol la patrino, li ne bone konis Ĉinion nek interesiĝis pri ĝi. Pri tio Peter diris, ke lia patro estas "tre usoneca". Tamen post sukcesa persvado de la filo, pasintan julion la patro vizitis Ĉinion, kaj eĉ instruis por unu monato en la Ĉina Popola Universitato.

 

    Pasis dek jaroj post la unua vizito de Peter al Ĉinio, sed en tiuj jaroj li neniam ŝanĝis la direkton de sia esplorado. Ja respektinda kaj admirinda estas li, kiu, kiel eksterlandano, multe zorgas pri la ĉina agrikulturo, ofte vizitis la ĉinan kamparon por fari esplorojn kaj plene dediĉas sin al la laboro.

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments