El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina aer-akrobatarta teamo ekflugis al Rusio

| 2013-08-20
Bookmark and Share

 

 

La ĉina aer-akrobatarta teamo antaŭ la ekflugo  

 

    La 18-an de aŭgusto la akrobatarta teamo Bayi de la Ĉina Aera Armeo ekveturis al Rusio por partopreni en la 11-a Moskva Internacia Aviadilo-ekspozicio. Tio estas la unua fojo por la teamo fari prezentadon en eksterlandaj ekspozicioj post sia stariĝo antaŭ 51 jaroj.

 

    Oni jam sukcese okazigis la moskvan ekspozicion je 10 fojoj ekde la jaro 1993. La 11-a ekspozicio daŭros de la 27-a de aŭgusto ĝis la 1-a de septembro en la flughaveno Ramenskoye de la urbo Moskvo.

 

    La ĉina teamo prezentis pli ol 500 fojojn al 668 delegacioj el 166 landoj kaj regionoj, ĝi trifoje ĉeestis al la revuoj en la Nacia Tago de Ĉinio kaj kvinfoje al la Ĉina Internacia Aviada kaj Aerspaca Ekspozicio en Zhuha. Kiel la preparado por la ĉi-foja ekspozicio, la ĉina teamo ne nur koregrafiis 21 movojn laŭ la flughavenaj trajtoj kaj organizantaj postuloj, sed ankaŭ aranĝis 3 prezentajn projektojn laŭ la eblaj veteraj kondiĉoj.

 

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Rufieng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments