El Popola Ĉinio>头条新闻>

La 2-a Azia Junula Sportkunveno inaŭguriĝis en Nankino de Ĉinio

| 2013-08-20
Bookmark and Share

 

 

 Bruliganta sankta fajro de la 2-a Azia Junula Sportkunveno

 Literatur-arta prezentado en la inaŭguro de la 2-a Azia Junula Sportkunveno

 

    Vespere de la 16-a de aŭgusto okazis en la Sporta Halo de la Olimpika Sporta Centro de Nankino en Jiangsu-provinco de Ĉinio la inaŭgura ceremonio de la 2-a Azia Junula Sportkunveno. Liu Yandong, ĉina vicĉefministro, ĉeestis la inaŭguron kaj deklaris la sportkunveon malfermita. La inaŭguron ĉeestis Norodom Sihamoni, kamboĝa reĝo, Luo Zhijun, sekretario de la kompartia komitato de Jiangsu-provinco, kaj oficistoj el la Olimpika Konsilio de Azio.

 

    La inaŭgura ceremonio komenciĝis per la literatur-arta prezentado "Flugu, revo", kiu daŭris 40 minutojn. Poste okazis la enira ceremonio de sportaj delegacioj el 45 landoj kaj regionoj de Azio. Pro portempa senigo de la Hinda Olimpika Komitato je ĝia membreco de la Internacia Olimpika Komitato, la hindaj sportistoj partoprenas en la konkursoj en statuso de sendependaj sportistoj de Olimpikoj. La ĉina sporta delegacio konsistanta el 256 sportistoj partoprenos en la konkursoj de la 16 sportbranĉoj de la ĉi-foja Azia Junula Sportkunveno.

 

    La Azia Junula Sportkunveno estas sinteza konkurso. Ĝi okazas en ĉiu kvara jaro. La 1-a Azia Junula Sportkunveno okazis en Singapuro en la jaro 2009. En la ĉi-foja sportkunveno oni aranĝis konkursojn de 16 sportbranĉoj kaj 122 disciplinoj inkluzive de naĝado, plonĝado, atletiko, skvaŝo, skermado, halterlevado, basketbalo, tabloteniso, futbalo, manpilkado, ĵudo, tae-kvon-do, volanludo, teniso, rugbeo, golfo kaj pafado. 2417 sportistoj el 45 landoj kaj regionoj de Azio partoprenas en konkursoj de la sportkunveno.

 

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments