El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis la Ĉina Internacia Forumo pri Kunlun-a Kulturo '2013 en Qinghai

| 2013-08-21
Bookmark and Share

 

En la inaŭguro de la Ĉina Internacia Forumo pri Kunlun-a Kulturo '2013 

La atestdono por la stariĝo de la esplora bazo sub la Ĉina Folklora Societo  

 

    La 19-an de aŭgusto okazis la Ĉina Internacia Forumo pri Kunlun-a Kulturo '2013 en la provinco Qinghai en okcidenta parto de Ĉinio. Al ĝi ĉeestis ĉirkaŭ mil konataj specialistoj, kleruloj, profesiuloj kaj aliaj koncernaj personoj el la universitatoj kaj institutoj el diversaj landoj kaj regionoj, ekzemple el Germanio, Usono, Japanio, la Korea Respubliko kaj el la du bordoj de la taiwan-a markolo. En la inaŭguro de la forumo, oni anoncis la stariĝon de la bazo pri esplorado de la kunlun-a kulturo sub la Ĉina Folklora Societo.

 

    Ekde la jaro 2010, oni jam sukcese organizis la forumon je 4 fojoj kaj konstruis bonan fundamenton por la elementa esplorado kaj historia materiala ordado de la kunlun-a kulturo. La kulturo estas grava parto de la homa civilizacio, ĝi havas profundan signifon kaj fortan influon en la kultura historio de la ĉina nacio. En la lastaj jaroj, la personoj el pli ol 10 landoj kaj regionoj partoprenis en la seminarioj kaj sciencaj ekskursoj de la forumo, kaj la enhavo de la diskutoj de la forumo tuŝis ĉiujn flankojn de la esplorado pri la kunlun-a kulturo.

 

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments