El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping interparolis kun Jomo Kenyatta en Pekino

| 2013-08-21
Bookmark and Share

Xi Jinping (maldekstre) bovenigas Jomo Kenyatta ekster la Popola Halo de Pekino antaŭ la interparolo.

 

    La 19-an de aŭgusto, ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun kenja prezidento Jomo Kenyatta en la Popola Halo de Pekino. La dulandaj ŝtatestroj profunde interŝanĝis opiniojn pri la evoluo de la duflankaj interrilatoj. Ili estas kontentaj pri la evoluo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Kenjo kaj decidis starigi ĉiuflankajn kunlaborajn partnerajn rilatojn egalajn, reciproke fidajn, reciproke utilajn kaj komune gajnajn inter Ĉinio kaj Kenjo.

 

    Xi Jinping diris, ke en la pasintaj 50 jaroj post starigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, la duflankaj interrilatoj tenas ĉiuflankan kaj rapidan evoluon. La ĉi-foja vizito de Jomo Kenyatta estas la unuafoja intervidiĝo de la novaj ŝtatestroj de la du landoj. Tio havos gravan signifon por krei la novan situacion de la amikaj kunlaboraj rilatoj inter Ĉinio kaj Kenjo. Ĉinio volontas penadi kune kun Kenjo por antaŭenpuŝi la ĉiuflankajn kunlaborajn partnerajn interrilatojn egalajn, reciproke fidajn, reciproke utilajn kaj komune gajnajn.

 

    Xi Jinping emfazis, ke Ĉinio kaj Kenjo havas samajn aŭ similajn opiniojn pri gravaj aferoj internaciaj kaj regionaj. La du flankoj devas daŭre teni kunordigon kaj kunlaboron por kune konservi la justajn rajtojn kaj interesojn de la disvolviĝantaj landoj.

 

    Jomo Kenyatta diris, ke Kenjo deziras tiri profitojn el la sukcesaj spertoj de Ĉinio kaj malfermi la pli belan novan eraon en la dulandaj rilatoj surbaze de starigo de la ĉiuflankaj kunlaboraj partneraj rilatoj inter la du landoj.

 

    Jomo Kenyatta diris ankaŭ, ke Kenjo alte laŭdas Ĉinion pro ĝia helpo al Afriko kaj pro ĝia subteno por pace solvi fokusajn aferojn en Afriko. Li esperas, ke Ĉinio ludos pli grandan rolon por akceli la pacon, stabilecon, evoluon kaj prosperon de Afriko. Kenjo volontas kune kun Ĉinio intensigi konstruadon de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo kaj antaŭenpuŝi senĉesan disvolviĝon de la amikaj kaj kunlaboraj rilatoj inter Afriko kaj Ĉinio.

 

    Post la interparolo la dulandaj ŝtatestroj kune ĉeestis la ceremonion por subskribi la interkonsenton de la dulandaj registaroj pri ekonomiaj kaj teknologiaj kunlaboroj kaj aliajn kunlaborajn dokumentojn de la du flankoj pri faciligo de personaj kontaktoj, monkolektado, mediprotektado kaj novresursoj.

 

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments