El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina armeo neniam subtenis kodrompadon

| 2013-08-21
Bookmark and Share

 

Chang Wanquan (dekstre) kun usona nacidefenda ministro

 

    La 19-an de aŭgusto, dum la vizito al Usono Chang Wanquan, membro de la ĉina konstanta konsilantaro kaj ministro pri nacia defendo, diris, ke Ĉinio neniam subtenis kaj ĉiam kontraŭis kodrompajn aktivadojn.

 

    En la sama tago, Chang intervidiĝis kun la usona ministro pri nacidefendo. Estis la unua fojo, ke li vizitis Usonon kiel nacidefenda ministro de Ĉinio.

 

    Chang emfazis, ke Ĉinio ĉiam subtenas uzi interreton en paca atmosfero kaj kontraŭas surretan kuron de armilaroj, opozicias fari malamikan agadon kaj defion per interreta teknologio, kontraŭas malfortigi interretan spacon de aliaj landoj, kaj oponas kontraŭ la duobla normo de la interreta sekureco.

 

    Li diris, ke la ĉina registaro firme oponas kaj batalas kontraŭ interreta krimo, kaj la ĉina armeo neniam subtenis kodrompajn agadojn.

 

    Por protekti la interretan sekurecon, Ĉinio kaj Usono devas fortigi kunlaboron inter si anstataŭ reciproke kritiki. Dum la intervidiĝo, ili interŝanĝis opiniojn kaj decidis kunlabori en la estonteco por solvi tiun ĉi problemon.

 

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments