Ĉefpaĝo

Laŭdoj pri Islando kaj Esperanto – la UK en Islando (III)

| 2013-08-21
Bookmark and Share

 

 

de USUI Hiroyuki

 

Kresko de mia respekto al Islando

 

    Mi jam skribis, ke mi preskaŭ ne havis tempon por rigardi Islandon. Mankis al mi tempo por ekskursoj. Sed mi povis iomete promeni sur stratoj de Rejkjaviko kaj trovis, ke ekzemple la franca ambasadorejo situas en tute ordinara loĝdomo, al kiu mankas altaj protektaj muroj kaj pikdrataj bariloj. Mi aŭdis, ke en Islando multaj eksterlandaj ambasadorejoj estas similaj escepte de la usona, kiu estas severe gardata kiel en aliaj landoj.

 

    Inter la kongresanoj kuris onidiro, ke la prezidento de Islando, kiu honoris nian kongreson per sia ĉeesto en la inaŭguro, mem veturigis aŭtomobilon por veni al la kongresejo Harpa. Nu, tio tamen estis vere nura onidiro ĉar mi mem vidis lian aŭtomobilon, en kiu ripozis ŝoforo dum la ŝtatestro jam estis en la kongresa halo: do, evidente lia moŝto mem ne bezonis ŝofori … almenaŭ tiutage. Iuj homoj diris, ke la lando kun 320 000 loĝantoj egalas al urbeto en Ĉinio. Nu, certe. Sed aliflanke mi ne povis eviti la penson, ke atingi mondpacon estus ne tre malfacile, se ĉiu lando de la mondo havus nur la amplekson de Islando.

 

 La franca ambasadorejo en Rejkjaviko

 La prezidenta aŭtomobilo haltas antaŭ Harpa.

 

    Oni freŝdate memoras, ke en 2010 la islanda popolo per referendumo rifuzis pagi la ŝtatan ŝuldon al eksterlandaj financistoj. Ĉu estas ekscesa kaj misgvida heroigo rigardi tion manifestiĝo de vikinga sendependema spirito? Bedaŭrinde dum mia restado en la lando mi ne sukcesis ricevi respondon pri tio. Sed ĉiukaze ju pli pasis tempo post mia atingo al Islando, des pli kreskis mia respekto al tiu ĉi lando, kiu laŭdire havis la unuan parlamenton (aŭ almenaŭ unu el la plej fruaj) en la mondo kaj neniam havis propran reĝon: la islandanoj konas nur fremdajn reĝojn, kiuj sendis siajn homojn okupi la landon.

 

    Vendrede meznokte – do en la lasta kongresa nokto – mi sola provis "ekskurse" piediri al la loĝejo de mia gastiganto laŭ la marbordo. Mi bezonis pli ol unu horon kaj duonon por atingi la celon kaj iom bedaŭris mian propran aŭdacon, sed survoje ŝajne mi preterpasis domon, kie en 1986 renkontiĝis Ronald Reagan kaj Miĥail Gorbaĉov. Tiuj gvidantoj de la du tiamaj superpotencoj verŝajne ne senkiale elektis tiun ĉi malgrandan landon kiel lokon por priparoli ĝuste mondpacon. Eĉ malgranda muŝo ne estas sen buŝo. Pardonu min, islandanoj, ke mi vin komparas kun muŝoj! Sed foje ŝajnas, ke eĉ pli grandaj insektoj, bestoj (kaj landoj…) kvazaŭ ne havus buŝon kaj obeas al pli potencaj…

 

Avantaĝoj de nia lingveto

 

    Nu, kion plu rakonti pri la ĵusa kongreso? Restas nur kutimaj – cinikuloj dirus – laŭdoj pri la lingvo, kiu donis al mi eblecon renkonti homojn de diversaj landoj, kun kiuj krome mi sentas familian ligitecon – ĉar post kelkdeko da jaroj vi foje povas denove renkonti iun, kun kiu vi intertempe neniam kontaktiĝis. Plej surpriza por mi ĉi-foje estis la renkonto kun Nyegosh Dube, esperantisto barata-kroata-serba kun usona civitaneco. La revidiĝo estis iom drameca: mi trovis konatinon ĉe iu tablo, eksidis antaŭ ŝi kaj volis prezenti min al apude sidanta sinjoro, al kiu mi kun iom da petolemo diris, ke mi estas japano el Ĉinio. Kaj jen mi enmanigis al li mian kongresan nomkarton por ke li povu vidi mian nomon, kaj jen fulmotondro – li diris, ke li konas min! Kiam li mem montris al mi sian nomkarton, mi tuj komprenis pri kiu temas.

 

Nyegosh Dube en la kongresejo 

 

    Iam en la 1990aj jaroj mi interpretis (mi ja estis ofta interpretisto en Tokio) lian prelegon pri la tiam brulanta milito en la eksa Jugoslavio. Detalan enhavon mi jam forgesis sed mi ankoraŭ klare memoras, ke meze de la prelego mi sentis min kvazaŭ posedita de lia animo kaj mem kun tremanta indigno elbuŝigis vortojn, kiuj priskribis la kruelan bataladon tiam okazantan en Balkanio. Pasis preskaŭ dudek jaroj kaj la viv-cirkonstanco de ni ambaŭ multe ŝanĝiĝis: li nun loĝas en Pollando kun pola edzino, kaj mi loĝas en Ĉinio – kvankam mankas al mi ĉina edzino. Mi estis emociita, ke en Esperantujo tia revidiĝo estas ne nur ebla sed supozeble eĉ ne malofta.

 

    Certe tia familieca etoso estas ebla ĉar Esperanto estas lingveto, kiun iuj (aŭ ĉu multaj?) esperantistoj volas fari lingvego simila al la angla. Sed estante en landeto kiel Islando, pri kiu mi jam malavare verŝis laŭdojn, mi emas pensi, ke lingveto kiel Esperanto estas sufiĉe konvena, aŭ tia lingvego kia la angla estas foje monstra: mi jam foje havis impreson, ke lingvo de tia amplekso estas simple ne mastrumebla laŭ lingvoplana vidpunkto (ekzemple, malgraŭ sennombraj provoj oni neniam sukcesis reformi la teruran ortografion de la angla). Parafrazante miajn proprajn vortojn pri la dezirinda skalo de landoj mi volus aldoni, ke, se ĉiu lingvo sur la tero estus de la amplekso de la islanda aŭ Esperanto – kvankam la parolantaro de la dua povus esti eĉ pli malgranda ol tiu de la unua – , la mondon facile regus paco.

 

La junulo eble pluportus la torĉon

 

    Fine de tiu ĉi triparta artikolo mi volas reiri al la familio de mia gastiganto, kiel mi efektive faris sabate, la 27-an de julio, kiam ĉio kongresa finiĝis. Mi promesis al ili, ke mi preparos vespermanĝon kun kelkaj barataj pladoj. Dum la vespermanĝo ni babilis kaj kun surprizo mi eksciis, ke la plej granda filo de mia gastiganto, do unu el la nepoj de nia parnasa eminentulo Baldur, ne nur havas la saman nomon kiel la avo sed ŝajne heredis ankaŭ la lingvolernemon de la lasta. La juna Baldur eĉ diris, ke li volas lerni ankaŭ Esperanton. "Mia avo volis, ke mi lernu la lingvon antaŭ la kongreso, sed mi ne havis sufiĉe da tempo por tio," klarigis la 20-jara junulo.

 

La familio – bedaŭrinde la edzino/patrino mankas – , kun la juna Baldur (dua de dekstre). 

 

    Eble la nepo Baldur iam, ekzemple kiam denove la UK okazos en lia lando, povus rakonti pri japano, kiu iam gastis ĉe lia hejmo kaj menciis al li poemon de lia avo, en kiu la avo i.a. skribis, ke en sia junaĝo li malkovris Esperanton el libro dum iu somero loĝante en tendo en islanda kamparo. Kiu povas diri, ke io tia estas tute malebla? Nu, almenaŭ mi serioze volas serĉi tiun poemon aperintan en tiu numero de la revuo esperanto, kiu festis la 100-jaran jubileon de nia lingvo, kaj sendi al la junulo, kiu eventuale povus pluporti la torĉon.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments