Ĉefpaĝo

Koloroj de la paradizo

| 2013-08-21
Bookmark and Share

 

de Zhang Shuang

 

    Naskiĝinta en Ŝanhajo en la jaro 1954, Ma Kelu kreskis en Pekino, kaj fariĝis tipa reprezentanto de neakademia pentroarto dum la 1970-aj jaroj. Ekde la jaro 1988 li vivis eksterlande kaj nur en la jaro 2006 revenis al Ĉinio, sed tiam li devis refoje serĉi originon de sia arto. Dum sia junaĝo li fondis la unuan neoficialan artistan grupon nomatan "Grupo Sennoma". En Novjorko li estis artisto, kiu ne apartenis al la regantaj artistaj skoloj. Krome li estas ankaŭ patro de iu memmortiginta artisto.

 

    Septembre de 2011 okazis en la Arta Zono 798 en Pekino granda ekspozicio pri la pentrado de Ma Kelu, en kiu eksponiĝis pli ol cent pentraĵoj faritaj dum la pasintaj 40 jaroj.

 

 Ma Kelu

 

Jaroj de "sennomeco"

 

    Kiam Ma Kelu estis 5-jara, lia familio translokiĝis de Ŝanhajo al la kvartalo ĉirkaŭ la fama tamburturo en Pekino, kiu de la 13-a jarcento ĝis nun ĉiam sin trovis en centra parto de la urbo. Pasiginte sian infanecon en ĉi tiu loko li tre ofte pentris la turon dum la frua periodo de sia kariero.

 

 
 Frua verko de Ma Kelu Sonorilturo

Frua verko de Ma Kelu Tamburturo

 

    En la jaro 1971, Ma Kelu unuafoje legis libron pri impresionisma pentroarto, kaj samtempe li renkontiĝis kun kelkaj amikoj, kiuj interesiĝis pri la arta kampo. Kiam ili kune pentris, Ma Kelu provis kombini ĉinan tradician pentro-stilon kun impresionismo kaj kreis tiajn elstarajn pentraĵojn kiel Juglanda Arbaro, kio markis lian komencan esploradon en la direkto al la abstrakta pentrado. Post 8 jaroj Ma Kelu kaj liaj amikoj kunfondis la organizon "Grupo Sennoma". Kiel la plej fruaj junuloj praktikantaj la modernan pentradon, ili trovis praktikan rimedon por pli efektiva komunikado kaj memedukado kaj komencis lerni de Pissarro, Monet kaj Cezanne, kun la moto "Pentri internan signifon anstataŭ la eksteran fakton". La devizo estis prenitaj de Clement Greenberg.

 

Juglanda Arbaro 

 

    Kiel la centra figuro de ilia organizo Ma Kelu ŝanĝis sian artan stilon al vera abstrakto kaj dum multaj jaroj persistis en ĝi.

 

 

Simileco de abstrakta pentrado inter Ĉinio kaj Okcidento

 

   De la jaro 1988 Ma Kelu komencis sian studadon en Novjorko, kie li vivis ĝis la jaro 2006 kun sia edzino kaj ilia filo. En tiu morderna urbo, lia abstrakta pentrado neniam estis avangarda. Tial li ŝanĝis sian stilon al tiu de la ĉina pentrado, inspirite de iu fama ĉina pentristo en Ming-dinastio. La pentristo nomiĝis Bada Shanren, kiun artistoj rigardis kiel "frenezulo", sed fakte li pretendis sin kiel tia por eskapi ĝenadon de la tiamaj regantoj. Liaj verkoj enhavis ideojn kaj de Konfuceismo kaj de Taoismo.

 

 Neĝo sur Granda Strato

 

 La Vojo al la Orienta Rivero

 

   Oni uzas mineralan kaj plantan pigmentojn por fari tradician ĉinan pentraĵon sur silko aŭ rizpapero. Sed Ma Kelu ne pentris laŭ tiu tradicio. Anstataŭe li uzis olean pigmenton, terebintoleon, abelvakson kaj karbokrajonon por pentri sur lintolon. Baze li nur imitis la stilon de verkoj de Bada Shanren sed ne pentris ĉinajn tradiciajn pentraĵojn. Tio estis tre danĝera, ĉar kaj okcidentanoj kaj orientanoj povus esti konfuzitaj. Sed li tiamaniere kreis sian propran stilon. Lia arta kreado, kombinanta la okcidentan abstrakton kun la ĉina tradicia pentroarto, prezentis la similecon de abstrakta esprimado, kiu estas rimarkebla ĉe la du fakte senrilataj artostiloj.

 

 

    Malbonŝance, en la jaro 2006, la 24-jara filo de Ma Kelu forpasis. La tragedio forte skuis lin. 

 

 

 Kopio laŭ Bada Shanren Serio Bada N-ro 6

 

 Kopio laŭ Bada Shanren Serio Bada N-ro 8

 

Koloroj de la paradizo

 

    En la jaro 2007, Ma Kelu revenis al Pekino kaj denove komencis pentri, malgraŭ la kordoloro pro la perdo de la filo. En la komenco, li uzis nur nigron kaj blankon; sed iom post iom, li forlasis tiujn kolorojn kaj elektis divesajn brilajn kolorojn, ekzemple flavo, verdo, arĝento, purpuro, bluo kaj ruĝo. Li nomis ilin "koloroj de la paradizo", ĉar lia filo ŝatis ilin.

 

    Kiam Ma Kelu estis pli juna, al li tre plaĉis miksado de koloroj, sed post la jaro 2008 li ne plu uzis grizon. Li neniam forlasis sekvi la abstraktan stilon nek la esprimadon de diversaj emocioj. Ekzemple, en la serio de la pentraĵoj Oferoj de la Printempo, li laŭdis la vivon kaj rankontis agrablajn memorojn kun sia forpasinta filo.

 

 

 Filo de Ma Kelu

Ne Forgesu Min  

    Ma Kelu diris: "Ne gravas la longeco de la vivo. Se li aŭ ŝi iam ajn vivis, la vivo jam estas kompleta."

 

 Oferoj de la Printempo N-ro 1

 

Redaktoro : Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments