El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping intervidiĝis kun Margaret Chan

| 2013-08-22
Bookmark and Share

 

Xi Jinping (dekstre) kaj Margaret Chan  

 

    La 20-an de aŭgusto s-ro Xi Jinping, ŝtata prezidanto de Ĉinio, intervidiĝis kun s-ino Margaret Chan, ĝenerala direktoro de la Monda Sana Organizo (MSO), en la Popola Halo de Pekino, ĉefurbo de Ĉinio.

 

    S-ro Xi Jinping diris, ke la kunlaboro inter Ĉinio kaj MSO estas intima dum longa tempo, la ĉina flanko dankas al MSO pro ĝia helpado al la prevento kontraŭ kaj regado super la birda gripo H7N9 okazinta en Ĉinio en marto de la kuranta jaro. Ĉinio ĉiam estas atentema kontraŭ infektaj malsanoj kaj daŭre intensigas la rilatajn laborojn prenante la manĝaĵan sekurecon kiel enirpunkton.

 

    Li diris, ke Ĉinio alte taksas la gravan rolon de MSO, kaj volas daŭrigi la duflankajn kunlaborojn por akceli la kunfandiĝon de la ĉina kaj eŭropa medikamentoj kaj la eksterlandan disvastigon de la ĉina medicino, por antaŭenpuŝi pli da medicinaj produktaĵoj faritaj de la ĉinaj kompanioj eniri en la internacian merkaton kaj por kune helpi la afrikajn landojn okazigi kontraŭmalsanajn laborojn kaj konstrui siajn higienajn sistemojn. Ĉinio volas fari pli da kontribuoj al la progresiĝo de la tutmonda saniga afero kaj al la realiĝo de la jarmila disvolva celo de UN.

 

    S-ino Margaret Chan diris, ke MSO laŭdas Ĉinion pro ĝia perioda sukceso en la medicina reformado. MSO alte taksas la gravan rolon ludatan de Ĉinio en multflankaj kampoj, kredas ke Ĉinio pli multe kontribuos al la monda evoluo kaj al la homa feliĉo, kaj volas pli intime kunlabori kun Ĉinio por aktive subteni la klopodon faritan de la ĉina registaro en la bonigo de la popola vivo kaj altigo de la popola sana nivelo kaj por kune antaŭenpuŝi la tutmondan sanigan aferon kun la lando.

 

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments