El Popola Ĉinio>头条新闻>

La ŝiparo de la Ĉina Mararmeo ekveturis al Usono por partopreni en la komuna ekzercado inter Ĉinio kaj Usono

| 2013-08-22
Bookmark and Share

La ŝiparo de la Ĉina Mararmeo antaŭ la ekveturo

 

    La 20-an de aŭgusto, sub la komando de la subadmiralo Wei Gang, komandanto de la ŝiparo kaj stabestro de la Nord-Mara Floto, la ŝiparo de la Ĉina Mararmeo konsistanta el la misil-ekipita destrojero Qingdao, misila eskortŝipo Linyi kaj proviantŝipo Hongzehu ekveturis de Qingdao al Usono, Aŭstralio kaj Nov-Zelando por vizitado.

 

     Dum la vizitado en Usono la ŝiparo partoprenos en la komuna ekzercado inter Ĉinio kaj Usono pri surmara serĉado kaj savado en la marareo proksime de Havajo. La Ĉina Mararmeo kaj la Usona Mararmeo sendos siajn oficistojn pri interligo kaj observantojn al la ekzercado. Dum la vizitado en Aŭstralio la ŝipo Qingdao partoprenos en la milita manovro, en kiu partoprenos ŝipoj el 13 landoj, okazonta en la golfo Jervis, ĝi partoprenos ankaŭ en la aŭstralia internacia revuo de flotoj okaze de la 100-jara datreveno de la garnizono de milit-ŝipoj en Sidnejo. Post tio la ŝiparo vizitos aŭklandon de Nov-Zelando. La ŝiparo portanta helikopteron kaj 680 oficirojn kaj soldatojn navigos entute je pli ol 16 mil marmejloj.

 

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments