Ĉefpaĝo

Esperanto: perceptoj kaj perspektivoj--intervjuo kun Gabriele Corsetti

| 2013-08-22
Bookmark and Share

 

 

 de Pietro Fiocchi 

  

 


Mi (fotografante), Gabriele kaj mia kolegino Guo Meng en Houhai-kvartalo 


 

    Gabrielon Corsetti mi renkontis la unuan fojon fine de la kunsido de la Pekina Esperanto- Asocio, en la lasta dimanĉo de Julio: li alvenis kiam la ĉeestantoj estis demandantaj min kaj mi estis respondinta al ili pri mia ne formala prelego pri la itala Movado kaj ĝiaj perspektivoj.

 

    Li senatende fervore partoprenis la diskutadon kun mi kaj kun la aliaj samideanoj kaj mi tuj rimarkis la tipajn italajn temperamenton kaj esprim-manieron. Kvankam tiam mi forlasis mian hejmlandon nur ekde kelkaj semajnoj, ia subita forta nostalgio devigis min alparoli lin itale: krokodili estas certe ne bona kutimo, tamen mi tion faris kaj sentis min hejme, kiel ĝoje!

 

    Ekde tiam ni regule renkontiĝas kun kaj diskutas pri nia amata malbonŝanca Italio, pri la Movado, pri kiel helpi ĝian konkretan evoluigon, ĉiam kompreneble ni tion faras ĉe la tablo bone manĝante kaj trinkante: en tiu ĉi aspekto ĉinoj kaj italoj estas tre similaj…

 

 



 Jen La Pizza, itala restoracio, komforta loko por hejmveaj italoj


 

 Kiu estas Gabrielo

     Gabrielo naskiĝis en Italio, li havas italan patron kaj britan patrinon. Liaj gepatroj ambaǔ estas konataj kaj aktivaj Esperantistoj, kiuj renkontiĝis en Esperanta kongreso. Gabrielo partoprenis en sia unua Universala Kongreso de Esperanto kiam li estis sep-monata bebo, kaj de tiam partoprenis en multaj aliaj kongresoj tra sia vivo.

 

     Gabrielo kreskis en Italio, en eta vilaĝo apud Romo, sed post la fino de la alt-lernejo, li translokiĝis al Britio por siaj universitataj studoj. En 2004 li unuafoje vizitis Ĉinion kun siaj gepatroj por partopreni en la Pekina Universala Kongreso. En tiu okazo li sufiĉe interesiĝis pri Ĉinio kaj ĝia kulturo, kaj decidis, ke iu tagon li reirus por lerni la ĉinan lingvon.

 

    En 2008 prezentiĝis la ŝanco, ĉar Gabrielo ricevis ĉinan registaran stipendion por akiri magistrecon pri ekonomia disvolviĝo en la Ĉina Agrikultura Universitato en Pekino. Post akiro de la diplomo, li studis la ĉinan lingvon unu jaron en Tsinghua-Universitato, kaj nun laboras en la Angla Departemento de la Ĉina Akademio pri Sociaj Sciencoj.

 

 

Jen kelkaj pripensoj de nia samideano:

 

    1. Kial kaj kiam vi esperantistiĝis?

 

     Mi estas denaska Esperantisto, unu el la malmultaj. Miaj gepatroj ambaǔ parolas Esperanton, kaj parolas la lingvon inter si, do mi lernis ĝin kiel infano.

 

     2. Vi parolas denaske la italan, la anglan kaj Esperanton. Kiel tio influis vian vivon? Laǔ kia procezo la homoj elektas lingvon por interkomunikadi? Ĉu libera elekto?

 

     Paroli tri lingvojn kompreneble multe influis mian vivon. La fakto ke mi denaske parolas la anglan kaj la italan signifas ke mi povas integriĝi sufiĉe bone kaj en la itala socio kaj en angla-lingvaj socioj. Paroli pli ol unu lingvon pligrandigas viajn spertojn, viajn eblecojn kaj vian komprenon pri la homaro. Esti denaska Esperantisto aliflanke permesis min koni multajn interesajn homojn, vojaĝi kaj sperti multajn kuriozajn aferojn. Pli ol tio, ĝi permesas min senti ke mi estas parto de speco de monda komunumo. Koni Esperanton ankaŭ kelk-foje helpas min kompreni vortojn en aliaj eŭropaj lingvoj kiel la franca aŭ la germana.

 

 



 Gabrielo en sia laborejo


 

 3. Kiajn dinamikojn vi rimarkis dum via vivo en Esperantujo, precipe en junulara Movado? (ĉina, eǔropa ktp)

 

      Do, kiam mi estis infano, miaj gepatroj ofte portis min al Esperantaj kongresoj. Kiam mi estis ĉirkaŭ 18 jara, mi komencis iri sola al junularaj kongresoj. Kompreneble junularaj kongresoj havas iom apartan etoson, almenaǔ en Eǔropo. Multaj el la partoprenantoj iras ĉefe por renkonti siajn amikojn kaj amuziĝi, kaj malpli koncentriziĝas pri la prelegoj kaj la programo, do la etoso estas malpli serioza. Kompreneble tio estas tute en ordo, junuloj volas amuziĝi, kaj la grava afero estas ke ili faru tion per Esperanto.

 

4. Kiel fartas nun la Movado en Ĉinio/Azio kaj tra la mondo?

 

    Do, mi pensas ke nuntempe estas multaj homoj tra la tuta mondo, kiuj uzas Esperanton por komuniki interrete, ekzemple uzante facebook-on aǔ aliajn tiajn retejojn. Tio estas evidente pozitiva fenomeno, kiu montras ke Esperanto ankoraǔ havas rolon por ludi en la nuntempa mondo. En Azio estas aktivaj Esperanto-movadoj en ĉiam pli da landoj, inkluzive de Nepalo, Mongolio, Indonezio ktp… En Ĉinio ankaŭ daŭre estas aktivaj Esperanto-grupoj en multaj malsamaj lokoj, kaj kelkaj entuziasmaj Esperantistoj faras multon por antaǔenigi la Movadon. Aliflanke, mi ne estas tre aktiva interne de UEA, sed se mi devas esti honesta, mi aǔdis de pluraj fontoj ke UEA nuntempe estas trairanta iom malsukcesan periodon.

 

 



 Gabrielo en provinco Shanxi


 

5. Por kio Esperanto precipe en Azio/Ĉinio povus esti konkrete utila ilo, ĉu individue ĉu kolektive (didaktiko, komunikado, disvastigo de la originaj esperantistaj valoroj)?

 

     Do, mi pensas, ke la utileco de Esperanto en Azio estas tre evidenta. La Angla estas nuntempe prezentata kiel la "internacia lingvo", sed la plejmulto de la homaro ne konas ĝin. En la plej multo de Aziaj landoj specife, kono de la angla estas la rezervo de tre malgranda procentaĵo de la homoj. La lingvoj de aziaj nacioj ankaǔ kutime estas tre malsamaj unu de alia. Azianoj bezonas facilan kaj neǔtralan lingvon por inter-komunikiĝi. La angla, krom estis mal-neǔtrala, estas simple tro malfacila. Esperanto certe utilas kiel facila kaj neǔtrala ilo por permesi al azianoj interkomuniki.

 

     En Ĉinio specife, Esperanto ankaǔ povas esti tre utila por permesi al ĉinoj facile komunikiĝi kun eksterlandanoj. Estas milionoj da ĉinoj, kiuj ofte vojaĝas eksterlande, laboras eksterlande aǔ devas paroli kun eksterlandanoj dum sia laboro. Krome, pli kaj pli da eksterlandanoj vivas en Ĉinio, kaj ili kutime bezonas jarojn por lerni la ĉinan. En ĉi tiuj manieroj, multaj ĉinoj spertas la malfacilon komunikiĝi kun homoj, kiuj ne parolas ilian lingvon. En mia sperto ĉinoj ĝenerale estas sufiĉe pragmatikaj homoj, kaj se ili konscios, ke Esperanto estas bona solvo de la lingvaj problemoj, ili havos entuziasmon lerni ĝin.

 

 6. Kial "gravuloj" en malsamaj landoj opinias, ke Esperanto estas nur senutila intelekta ludo? Ĉu la esperantaro sukcesas transmeti bonajn impresojn pri sia klopodado por Esperanto?

 

     Eble la problemo estas, ke "Esperantaro" ne sufiĉe sukcesas transmeti iun impreson, ĉefe pro ĝia malgrandeco. Esperanto nuntempe restas tre minoritata afero, kaj oni bezonas kuraĝon por apogi ion tiel minoritatan. "Gravuloj" ne ĉiam havas tiun kuraĝon, kaj ne ĉiam pristudas aferojn serioze antaǔ ol paroli pri ili. Nuntempe la ĝenerala vido preskaǔ ĉie en la mondo estas, ke la angla estas la bezonata lingvo por internacia komunikado, kaj tiu vido estas subtenata de fortaj interesoj. La ideo, ke Esperanto povus ludi tiun rolon pli bone, estas bedaŭrinde kontraǔ-konformisma.

 

     Krome ekzistas disvastigataj antaǔjuĝoj kontraǔ artefaritaj lingvoj, ekzemple ke ili ne havas kulturon, historion, "animon" ktp… Homoj ne haltas por pensi ke fakte preskaǔ ĉiuj oficialaj lingvoj estis iusense artefaritaj je iu punkto en la historio.

 

 



Gabrielo en provinco Qinghai, en tibeta monaĥejo 


 

7. La fama angla lingvisto kaj verkisto J. R. R. Tolkien opiniis, ke lingvoj estas nedisigeblaj de rilataj mitologioj kaj en la 50-aj jaroj deklaris, ke Esperanto, kune kun aliaj planitaj lingvoj, estas malpli utila ol la antikvaj ne parolataj lingvoj, ĉar ĝiaj aǔtoroj neniam elpensis esperantistajn legendojn. Ĉu laǔ vi tiam li pravis? Ĉu nun estas same? Se tio eblas, kiu en la nuntempa Esperantujo povus kaj rajtus esperantistajn legendojn elpensi? Ĉu tio povus esti efika solvo?

 

     Mi persone ne sugestus krei Esperantajn legendojn. Legendoj en aliaj lingvoj kreiĝis nature en la pasinteco, kaj krei novajn legendojn intence ne havas tro da senco. Fakte, mi pensas ke simila projekto eble donus tre strangan impreson pri Esperantistoj al la mondo.

 

    Ĉiukaze mi pensas ke Tolkien eraris. Mi ne vidas kial lingvo necese devas havi proprajn legendojn por ne esti "mortinta". Se Esperanto estas morta, kial mi estas respondanta al ĉi tiuj demandoj en Esperanto? Krome, Esperanto ja havas propran literaturon. Kaj ĉiukaze ĝia celo estas fariĝi dua lingvo por internacia komunikado. Homoj ĉiam parolos la proprajn lingvojn, kaj povos ĝui la longan historion kaj la legendojn de sia patrina lingvo.

 

 8. Esperanto en Azio kaj Esperanto en Eǔropo: ĉu sama rolo? Kiaj similecoj/malsimilecoj pri la percepto de la lingvo de Zamenhof? Kiel disvastigi la instruadon de Esperanto en Ĉinio/Azio?

 

    Do, mi pensas ke mi jam parolis pri kiel Esperanto povus utili en Azio. Fundamente ĝi povus ludi la saman rolon en Eǔropo, sed estas etaj diferencoj. En Azio mi pensas ke la lingva problemo estas pli serioza, ĉar la plejmulto da aziaj lingvoj estas vere tre malsamaj unu de la alia. En Eǔropo la plejmulto da lingvoj apartenas al tri grandaj grupoj: la latinidaj, la germanidaj kaj la slavaj lingvoj. Eĉ tiuj lingvoj estas ĉiuj rilatitaj inter si, ĉar ili estas ĉiuj hindeǔropaj. Krome, ili ĉiuj havas multajn komunajn vortojn kiuj devenas de la Latina kaj la Greka. Pro tio, Eǔropanoj ĝenerale povas pli facile lerni la lingvojn unu de la alia.

 

    En Azio, estas amaso da komplete malsamaj grupoj da lingvoj, kun malsamaj historioj kaj alfabetoj. Tio estas komprenebla, ĉar Azio estas multe pli granda ol Eǔropo. Por ĉinoj lerni Hindajn lingvojn estas same malfacila kiel lerni Eǔropajn. Krome, nur interne de Hindio ekzistas mi ne scias kiom da malsamaj alfabetoj. Eĉ en Ĉinio, vi povas rimarki ke ĉinajn banknotojn havas skribaĵo en kvin malsamaj lingvoj (la ĉina, tibeta, ujgura, mongola kaj zhuang lingvoj) kun kvin tute malsamaj alfabetoj!

 

    En Eǔropaj Esperanto-kongresoj ĉiuj parolas Esperanton, sed fakte multaj partoprenantoj povus ankaǔ komuniki angle, france, germane, itale aǔ en aliaj lingvoj sen tro da problemoj. En Aziaj Esperanto-kongresoj, komuniki en Esperanto estas ofte la nura maniero por interkompreniĝi. De ĉi tiu vid-punkto, eble azianoj povas pli facile aprezi la veran utilecon kaj facilon de Esperanto.

 

    Alia afero estas ke Esperanto estas objektive pli facile lernebla por eǔropanoj ol azianoj, ĉefe pro tio, ke ĝiaj vort-radikoj estas preskaǔ ĉiuj eǔropaj. Estas vere, ke por ĉinoj Esperanto estas la plej facile lernebla eksterlanda lingvo, eĉ pli facila ol la japana aǔ la korea. Tamen estas fakto, ke por azianoj, lerni Esperanton averaĝe necesas pli da tempo kaj pli da peno ol por eǔropanoj. En Eǔropo, multaj Esperantistoj estas homoj, kiuj jam lernis multajn lingvojn antaǔ ol malkovri Esperanton. Por tiaj homoj, lerni Esperanton estas kvazaǔ ŝerco. Post unu aǔ du monatoj ili jam parolas flue. Por ĉinoj aŭ vjetnamoj lerni Esperanton ja bezonas pli da tempo, malgraǔ la logiko kaj facileco de la lingvo.

 

     De tiu vidpunkto, estas grave konvinki homojn en aziaj landoj, ke lerni Esperanton valoras. La idealoj malantaǔ Esperanto estas tre belaj, sed oni ankaǔ devas prezenti la konkretajn, praktikajn avantaĝojn koni tiun lingvon. Mi pensas, ke esti parto de la monda komunumo de Esperantistoj estas konkreta avantaĵo. Tio ebligas vin havi grandan reton de novaj geamikoj tra la tuta mondo. Neniu alia lingvo donos tiun avantaĵon al vi!

 

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments