El Popola Ĉinio>Por Komencantoj>

Ju Pli da Nutraĵo, Des Malpli da Saĝo

| 2013-08-22
Bookmark and Share

 

 

    Maljunulo havis du maldiligentajn kaj stultajn filojn. Pro tio la maljunulo ofte skoldis ilin. Foje ambaŭ fratoj kontraŭdiris sian patron: "Ĉiuj saĝuloj elkreskis dank'al bonaj nutraĵoj. Se vi donas al ni fiŝaĵon kaj viandon ĉiutage, ankaŭ ni iĝos saĝaj."

 

    La patro decideme elspezis sumon por aĉeti 5 kg. da fiŝaĵo kaj 5 kg. da viando, por ke ili manĝu sufiĉe. Post kelkaj tagoj la maljunulo alvenigis la du filojn kaj faris ekzamenon al ili, ĉu ili progresis en lernado.

 

    La pliaĝa filo tuj respondis: "Manĝinte la fiŝaĵon kaj viandon, mi komprenis, kial la piedfingroj de homo sin direktas antaŭen, sed ne malantaŭen. Ili direktiĝas antaŭen por ke ili ne estu surtretitaj de postiranto."

 

    Tuj sekvis la juna filo: "Antaŭe mi ne komprenis: Kial la naztruoj de homo direktiĝas malsupren. Nun mi scias, ke alie, pluvakvo enfalus ilin en pluvtago!"

 

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments