El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

Adriano Madaro : pli multaj homoj devas konatiĝi kun Tibeto

| 2013-08-22
Bookmark and Share



 Madaro (maldekstre) kun ĉina specialisto pri Tibeto



Madaro (dekstre) prezentas al sia gasto malnovajn mapojn de Ĉinio eldonitajn en Eŭropo.  


de LIU YU

 

    Adriano Madaro, fama itala klerulo, tre ŝatas Tibeton kaj kolektis multajn grandvalorajn trezorojn pri Tibeto kaj okazigis ekspozicion pri tibetaj kulturaj heredaĵoj en Italio.

 

    Li okazigis ekspozicion pri tibetaj kulturaj heredaĵoj en Italio de oktobro de 2012 ĝis junio de la kuranta jaro. Eksponiĝis tie ne nur pli ol cent trezoraj heredaĵoj el la Palaca Muzeo kaj la Kultura Palaco de Laboruloj de Ĉinio, inkluzive de statuoj de tibeta budhismo, ujoj destinitaj por enteni oferaĵon kaj tanka-oj, kaj ankaŭ aliaj historiaj materialoj kaj mapoj.

 

    "Mi amas liberecon baze de la historio, ĉar vi ne povas ŝanĝi la historion. La okcidenta mondo havas antaŭjuĝon kontraŭ Tibeto, kaj mi esperas, ke pli multe da homoj konatiĝos kun la reala Tibeto", diris Madaro, dum intervjuo fare de ĵurnalisto.

 

    Madaro jam tre interesiĝis pri Ĉinio, kiam li estis nur 6-jara. Lia patrino donis al li libron pri Marko Polo, kiu stimulis lian intereson. "Mi elspezis multe da mono por aĉeti mapojn en multaj lokoj, inkluzive de la mapo pri Azio eldonita en Eŭropo antaŭ 200 jaroj. Vi povas trovi la fakton, ke Tibeto ĉiam estis en la mapo de Ĉinio."

 

    "Mi havis tre grandan premon kaj malfacilaĵon por organizi la ekspozicion, sed mi nur volis, ke oni pli multe konu Tibeton," konfesis Madaro. "Mi nur volis rakonti al ĉiuj la faktojn."

 

    Por diskonigi la ekspozicion al pli multe da homoj, Madaro deklaris en televida programero, ke ĝi estos senpaga. Laŭ li la ekspozicio estis signifoplena, kaj li skribos libron por rememori la eksponaĵojn, materialojn kaj mapojn. Estis granda konsolo kaj ĝojo por li, ke miloj da homoj vizitis la ekspozicon. Iu komentis: "Nur post la trarigardo de la ekspozicio mi eksciis la veran historion."

 

    Madaro unuafoje vizitis Ĉinion en la jaro 1976, kaj poste venis al la lando jam 170 fojojn. Kiel eksa ĵurnalisto, li klopodas por helpi kulturan interkomunikadon inter Ĉinio kaj Italio. Li esprimis la deziron por verki libron pri Tibeto, ĉar ĝia disvolviĝo estas daŭrigebla kaj speciala, kaj pro tio oni devas pli bone kaj pli multe prezenti Tibeton.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments