El Popola Ĉinio>Por Komencantoj>

Dormemulo

| 2013-08-22
Bookmark and Share

 

    En Song-dinastio, guberniestro de Haiyan-gubernio estis fama dormemulo. Foje li vizitis ĝentilsinjoron pro oficaĵo. La ĉefservisto sidigis lin en la salono. La mastro ankoraŭ ne eliris el la ĉambro, li pensis, kiel mi ne dormetu iom da tempo.

 

    Kiam la ĝentilsinjoro eliris, li trovis la vizitanton jam endormiĝinta. Li ne kuraĝis veki lin, kaj tial sidiĝis kviete por atendi lian vekiĝon. Ankaŭ la mastro estis dormemulo. Baldaŭ li jam migris en sonĝlandon. La mastro kaj la vizitanto ronkadis kaj ronkadis ĝis la suno subiris.

 

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments