El Popola Ĉinio>Socio>Vivo de Ĉinoj>

Ekspresa ekspedado ŝanĝis ilian vivon

| 2013-08-22
Bookmark and Share

 Teksto de Zhang Mingfei kaj fotoj de Chen Gengsheng

 

    Pro la rapida disvolviĝo de elektronika komercado, nunaj ĉinoj jam kutimiĝas al la reta aĉetado: elekti, aboni kaj mendi vendaĵojn per klakado de sia muso. Tio ne nur sukcesigas multajn ret-butikojn, sed ankaŭ prosperigas koncernan industrion de var-cirkuligado, kaj tio donas nekalkuleblajn ŝancojn al entreprenistoj. En Zhengzhou, la ĉefurbo de la provinco Henan en la meza parto de Ĉinio, geedza paro Duan Chaoyang kaj Liu Caixia, ŝanĝis sian vivon per la kariero de ekspresa ekspedado. Ili ŝanĝis sian vivon laboreme kaj ŝvitante kaj gajnis konfidon de aliaj per diligenteco kaj memfido. Ili estas la plej simplaj kaj tamen plej estimindaj laboruloj.





 Je la 8-a ĉiumatene la geedzoj devas komenci sian laboron.


 

    Iu laborejo de la kompanio YUNDA, unu el la famaj ekspres-servaj kompanioj de Ĉinio, estas plenplena de ekspedotaj pakoj. Liu Caixia, respondeculino de tiu ĉi laborejo alŝutas informojn sur la retejo. Senhalte skanante kvitancojn ŝi afablis klarigi detale pri sia laboro. Ĉiutage tia laboro okupas plej grandan parton de ŝia tempo kaj postulas fortan respondecon.

 




 Liu Caixia atente registras la informojn de la pakoj.


 

    Liu Caixia estas 47-jara. Antaŭ 10 jaroj ŝia edzo perdis sian laboron, kaj aŭdinte tion ŝi povis nur gapi senfare. Ŝi neniam laboris ekstere kaj ankaŭ la edzo subite fariĝis senlaborulo; kiel la tuta familio tenu sian vivon? Sed la edzo optimisme diris: "Laborema homo certe akiros sian panon!"

 

    Komence, la geedzoj faris ajnan laboron, kiun ili trovis, kaj ili povis iel tiel sin satigi kun malgranda enspezo. Poste, ili decidis mem fari entreprenadon kiel kompaniaj estroj. Sed ili opiniis, ke tio eble estas nur sonĝo, ĉar neniu el ili havas profesian diplomon aŭ kapablon. Post kiam ili aŭdis, ke la ekspresa ekspedado ne postulas iajn specialajn teknikojn kaj nur bezonas diligentecon kaj lertecon de laborantoj, ili dungiĝis en la kompanio YUNDA en la jaro 2008 kaj lernis la koncernan entreprenadon. En 2011 la paro starigis sian laborejon kiel unu el la filioj de la kompanio.

 




 Liu Caixia ordigas la pakojn.


 

    La kompanio difinis al ili regionon kiel ilian propran "terenon" de la servado. Kvankam la paro nur gajnas 1.5 juanojn por unufoja ekspedado, ili tamen laboras kun granda entuziasmo. Kun tempopaso, pli kaj pli multaj lokanoj ekkonas ilin, kaj iliaj laboroj pli kaj pli multiĝas. La granda kvanto da laboroj povas doni al ili mil juanojn ĉiutage. Sed tio tre lacigis ilin, kaj ili dungis du helpantojn.

 




 La paro disdonas la pakojn por la adresitoj.


 

    Ĉiumatene la paro devas ellitiĝi je la 6-a horo kaj kune veturi al la kampanio por preni pakojn tiutage sendotajn. Reveninte, ili devas tuj alŝuti la informojn de la pakoj kaj klasifiki ilin laŭ la adresoj. Poste Duan Chaoyang kaj la du dungitoj ekveturas per elektraj motorcikloj por dissendi la pakojn. Antaŭ la 22-a horo, ili devas duafoje iri al la kompanio por alporti tien la akceptitajn pakojn por ke oni ĝustatempe ekspedu ilin morgaŭ.

 

    Ekspresa ekspedado postulas rapidecon kaj precizecon. Ĉiutage, anstataŭ iri, ili ĉiam kuras. Kvankam tia vivo estas malfacila kaj laciga, ili estas tre ĝojaj kaj trankvilaj. Liu Caixia diris: "Ege laborigaj, ni tamen deziras starigi ekzemplon por nia infano!"

 




Ĝoja tempo de la tuta familio  



 Malgraŭ okupiteco Liu Caixia ĉiam trovas tempon por akompani la filon.


  

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments