El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

Brito, kiu amas ĉinajn revoluciajn kantojn

| 2013-08-22
Bookmark and Share

de LIU ZIHENG

 

    En la Jiangxi-a Televidostacio de Ĉinio estas programero "Konkurso de ĉinaj ruĝaj kantoj ", en kiu la partoprenantoj konkuras kanti specifan ĝenron de kantoj. Ruĝaj kantoj signifas kantojn, kiuj furoris dum la revolucia periodo de la ĉina historio (1930-1940-aj jaroj). Dank' al la programero Iain Inglis el Britio famiĝis en Ĉinio. Iain malŝatas longtempe labori en unu sama kompanio, kaj pro tio li fine forlasis sian laboron kaj komencis profesie okupiĝi pri kantado. Nun li havas siajn fervorajn admirantojn kaj sufiĉe grandan enspezon.

 




Iain kantas kun uniformo de la Ruĝa Armeo. 


Ŝati revoluciajn kantojn

 

    En 2003 Iain laboris kiel instruisto en Japanio. Foje li hazarde konatiĝis kun ĉina knabino Yu Yanling el Chongqing, kaj ili fariĝis intimaj geamikoj. Post unu jaro ili kune ekloĝis en Ĉinio. Yu Yanling ankoraŭ memoras, ke en iu tago post ŝia reveno al Ĉinio hazarde Iain kantis por ŝi tre konatan kanton: “Bona estas la socialismo, bona estas la socialismo, en socialismaj landoj popoloj havas altan statuson.”

 

    Siatempe Iain lernis la lingvojn rusan kaj germanan en universitato. En sia aĝo de 14 jaroj li eklernis la rusan lingvon, kaj de tiam li ekkonis revoluciajn kantojn de tiama Sovet-Unio. Eĉ nun li ankoraŭ memoris la vortojn: “libera hejmlando, senlima vi brilas, vi estas la firma fortres' de l' popol' !” La konatiĝo kun la revoluciaj kantoj en lia juneco donis al li bonan impreson pri komunismo, kaj pro tio li deziris vidi "la socion egalecan kaj justan".

 

   La kanto "Bona estas la socialismo" estis la unua ĉinlingva kanto, kiun li ellernis. Li ne ŝatis popularajn kantojn en Ĉinio, kiuj plej ofte temas nur pri amo. Foje Iain vizitis Wuhan, urbon en suda Ĉinio kaj sukcesis tie aĉeti videan kompaktodiskon pri kantoj de la ĉina revolucio. Post tio li eklernis ĉiujn tiujn kantojn.

 

    La kantoj multe kontentigis lian ŝaton de komunismo. Pri tio li diris sincere, ke li ŝatas la revolucian spiriton en la kantoj kaj admiras ilian aktivan etoson: "tio ja estis glora epoko".

 

    Post la ekloĝo en Ĉinio kun Yu Yanling, Iain laboris en iu kompanio en Suzhou. Foje en arta prezentado pri la ĉina kulturo organizita de sia kompanio li kantis la kanton "Bona estas la socialismo", kiu estis la sola ĉina kanto kiun li tiam povis kanti.

 

Vigla kantoprezentado

 

    En 2006 komenciĝis io, kio poste komplete ŝanĝos la vivon de Iain: en tiu jaro la Jiangxi-a Televidostacio okazigis en Nanchang konkurson pri kantado de "ĉinaj ruĝaj kantoj" por festi la 70-an jubileon de la sukceso de la Longa Marŝo. La konkurso okazis en pluraj sekvaj jaroj, kaj en 2010 Iain finfine sin anoncis por la konkurso kuraĝigite de sia amiko, kiu loĝis en Hainan.

 

    Fakte inter la konkurantoj estis kelkaj eksterlandanoj krom Iain: la grupo Nigra Aglo el Ganao, kaj Yang Haili kaj Tang Bohu el Usono. Ili estas nomataj "ruĝaj eksterlandanoj".

 

    Tamen malsame ol aliaj eksterlandaj konkursanoj Iain estis ĉiosciulo pri Ĉinio: li povis flue paroli la ĉinan lingvon, kaj ellernis la historion de la ĉina revolucio pere de la kantado de klasikaj revoluciaj kantoj. Li povis citi el la libreto Vortoj de Mao Zedong kaj ankaŭ rakonti pri Lei Feng.

 

    Iain detale planis sian prezentadon por fari bonan scenejan efikon kaj por gajni bonan rezulton. Dum la prezentado antaŭ la fono briletas amaso da ruĝaj kvinangulaj steloj; subite la lumo rivelas lin sur la scenejo en la uniformo de Ruĝa Armeo kaj kun la libro Elektitaj Verkoj de Mao Zedong enmane; per troigaj agoj de aktoro el la modelaj operoj el la 1960aj kaj 1970aj jaroj li ekkantas la de ĉinoj bone konatan kanton pri Lei Feng.

 

    Rezulte de tio li foje refoje sukcesis en periodaj konkursoj kaj eniris sekvajn seriojn.

 

    Lia sprita kaj humura stilo, serioza sinteno, scenaja esprimiveco kaj kompreno de la kantoteksto ravis la spektantojn kaj juĝistojn. Kiel juĝisto Mu Xuanpu, profesia kantisto, diris sian komenton: "Kvankam ankoraŭ estas granda diferenco inter Iain kaj profesiaj kantistoj en la kantarto, tamen lia esprimiveco estas sufiĉe forta."

 

Nova kampo

 

    Iain fine gajnis la kvinan lokon de la konkurso. Kun la oftiĝo de apero antaŭ la publiko Iain neniam povis repreni la antaŭan trankvilecon. Li foje refoje partoprenis en artoprezentoj tra la lando.

 

    En 2011 Iain vizitis Pekinon, Ŝanhajon, Hangzhou kaj aliajn lokojn por diskonigi la turismon de Jiangxi-provinco kiel turisma diplomato de Jiangxi-provinco kune kun la Jiangxi-a Turisma Buroo. Li multfoje prezentis kantadon de revoluciaj kantoj por diskonigi la sanktejon de la revolucio en la provinco.

 

    Julie de 2012 Iain partoprenis en Jingdezhen la agadon "Reiro laŭ la itinero de la Ruĝa Armeo en Jiangxi-provinco" kaj estis honore elektita kiel standardisto iranta en la antaŭo de la trupo.

 

    En la periodo, kiam amase venis al li invitoj por la artprezento li eksiĝis de sia laboro en hotelo de Sanya, ĉar la komerca artoprezentado alportis al li kontentigan enspezon.

 

    En 2011 Iain partoprenis en artoprezento en Chongqing kaj tie kun Yu Yanling okazigis la geedziĝan ceremonion. Li jam loĝas en Ĉinio por dek jaroj kaj nun li plenumas la proceduron por peti la rajton konstante loĝi en Ĉinio. Li diris al la raportisto, ke li ankoraŭ volas okupiĝi pri la kantado de ruĝaj kantoj, kaj tamen la situacio nun multe ŝanĝiĝis. Kompare kun la pasinteco multe reduktiĝis al li la invitoj por kantoprezentado. Li jam komencis investi monon en kompanion pri informado, kiun unu el liaj amikoj administras en Nanchang. En la sama loko, kie iam komenciĝis lia kantista kariero, li lanĉos sian novan projekton.

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments