El Popola Ĉinio>Esperantujo>

Reciproka vizito de ĝemelaj lernejoj

| 2013-08-22
Bookmark and Share

 

 

 

    Matene de la 6a de aŭgusto en Baotou, Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio, Ĉinio, Supera Mezlernejo Tianjiabing akceptis viziton de sia ĝemela lernejo, Supera Mezlernejo Wonkyung el Hapcheon, gubernio Kyungnam, Koreio. S-ro Park Young Hoon, direktoro de la korea lernejo, gvidis la delegacion konsistantan el instruistoj kaj lernantoj. Danke al la ĉina esperantisto Liu Baoguo el la ĉina lernejo kaj la korea esperantistino Han Sun Heui el la korea lernejo, la du lernejoj ĝemeliĝis en januaro de la kuranta jaro, kiam la delegacio de la Supera Mezlernejo Tianjiabing vizitis la Superan Mezlernejon Wonkyung.

 

    Invitite de la ĉina lernejo, la korea lernejo Wonkyung por la unua fojo vizitis sian ĝemelan lernejon Tianjiabing kaj ĝian urbon Baotou. En la kunsido de la lernejo Tianjiabing la du flankoj reciproke sin konigis, kaj la koreoj ankaŭ vizitis dormejojn de studentoj, kafeterion, sportejo, aŭditorion kaj stadionon de la lernejo. La ĉinaj kaj koreaj lernantoj distris sin per ludoj de tabloteniso kaj badmintono kaj aliaj amuzaĵoj. Antaŭ disiĝo ili interŝanĝis donacojn kaj retadresojn por daŭrigi la amikecon. Krom lernejo Tianjiabing, la koreaj vizitantoj ankaŭ gastis ĉe aliaj du mezlernejoj, la Kvina Mezlernejo de Baotou-a Fer-ŝtala Kompanio kaj la Oka Mezlernejo de Baotou-a Fer-ŝtala Kompanio. En la Kvina Mezlernejo de Baotou-a Fer-ŝtala Kompanio oni aprecis pentraĵojn fare de ĝiaj lernantoj kaj esperante konversaciis kun kelkaj ĉinaj lernantoj. En la Oka Mezlernejo de Baotou-a Fer-ŝtala Kompanio la vizitantoj spektis la angllingvan teatraĵon "Neĝulino". S-ro Shi Wensheng, vicestro de la Eduka Buroo de distrikto Kundulun, Baotou, intervidiĝis kun la koreaj vizitantoj. Li esprimis la deziron subteni la neregistaran interkomunikiĝon de la buroo kun organizoj de aliaj landoj.

 

    Dum la 4-taga vizito la koreaj gastoj vizitis Baotou-muzeon kaj antikvan ruinon de la Granda Muro konstruita en Qin-regno, tute malsama ol tiu en Pekino. Ili admiris la longan historion de Ĉinio kaj ĝian brilan civilizacion.

 

    En Bayan-ovoo, urbeto en la plej nordo de Baotou ĉe landlimo inter Ĉinio kaj Mongolio, la korea delegacio perceptis la mongolan vivstilon kaj ĝuis belan pejzaĝon de la vasta stepo. Iu sinjorino eĉ ploris pro ekscitiĝo. Ŝi ne atendis, ke ŝi spertas la mongolecan vivon en Ĉinio. Mongolaj manĝaĵoj, ekzemple, jahurto kaj lakt-teo, kaj amasoj de ŝafoj kaj bovoj sur verda stepo donis al ili profundan impreson.

 

    La korea delegacio estis tre kontenta pri la vojaĝo en Ĉinio. Antaŭ foriro ili refoje dankis nin pro la riĉa aranĝo, kaj invitis al ni refoje viziti ilian lernejon en la venonta jaro. Ili esperis, ke ambaŭ lernejoj havos regulajn interkontaktojn kaj interŝanĝojn.

 

    Estas menciinde, ke kelkaj instruistoj de la angla lingvo el la Oka Mezlernejo de Baotou-a Fer-ŝtala Kompanio penis angle paroli kun la koreaj vizitantoj. Bedaŭrinde ili malsukcesis, ĉar plejparte de la delegacio ne bone kapablas paroli la anglan. Tio montris al ili, ke la angla lingvo ne ĉiam funkcias en la internacia komunikado. Ili petis s-ron Liu Baoguo lernigi Esperanton al ili, kaj la lasta kun plezuro tion konsentis. Espereble, ke en la venonta renkontiĝo inter la du ĝemelaj lernejoj oni povos flue paroli en Esperanto.

 

 

(de Liu Baoguo)

Redaktoro: Liu Zijia

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments