El Popola Ĉinio>头条新闻>

Satelito Shijian-9 estas oficiale donita al uzado

| 2013-08-23
Bookmark and Share

 

 

Modelo de la satelito

 

    La 21-an de aŭgusto okazis en Pekino ceremonio por oficiale doni la sateliton Shijian-9 al uzado.

 

    La satelito estas la unua civila scienc-teknologia eksperimenta satelito de Ĉinio. Ĝi estas farita de la satelita limigita kompanio Dongfanghong sub la Kosmonaŭtika Scienc-teknologia Korporacio de Ĉinio. Ĝi estos uzata por fari eksperimentojn pri longvivo, altprecizeco kaj altrendimento de satelitoj por multigi aerospacan produkton de Ĉinio.

 

    La provado de la satelito montras, ke ĝiaj platformo, ŝarĝa sistemo kaj surtera taksa sistemo iras en bona ordo, kaj ĝiaj funkcioj atingis la postulojn de la projektado.

 

    Ĉinio daŭre fortigos sciencan esploron en aerospaca teknologio kaj testos novan teknologion per teknologi-eksperimenta satelito. Samtempe Ĉinio disvastigos aplikon de nova teknologio kaj altigos servan nivelon de la civila aerospaca flugo en diversaj flankoj de la nacia ekonomio.

 

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments