El Popola Ĉinio>头条新闻>

Aperis rara vipuro en Shennongjia, Ĉinio

| 2013-08-23
Bookmark and Share

 

 

La vivanta blankkapa vipuro trovita en Shennongjia, Ĉinio

 

    La ĉinaj sciencistoj unuafoje trovis vivantan blankkapan vipuron (Azemiops feae) la 20-an de aŭgusto en la naturparko Shennongjia de la provinco Hubei, Ĉinio.

 

    La blankkapa vipuro estas vaste konata de la mondo kiel unu el la plej venenaj serpentoj. Ĝi havas gravan signifon en la esplorado pri la origino kaj evoluo de venenaj serpentoj. Tia serpento troviĝas nur en montaj regionoj kun marnivelo de 100 metroj ĝis 1600 metroj en la mezokcidenta parto de Ĉinio. Ĝi estas tre malofte trovebla en Shennongjia. Antaŭ tio nur en la studejo de la naturparko estas ĝia specimeno. Fakte, ne nur la ĉinaj sciencistoj deziregis trovi la vivantan vipuron, sed ankaŭ iu usona amfibi-studa specialisto ĉiujare venis ĉi tien serĉi ĝin pro sia disertacio, sed ili ĉiuj malsukcesis.

 

    La vipuro longas je 60 centimetroj, havas ruĝajn transversajn makulojn sur sia nigr-bruna dorso, ĝia ventro estas hele verda kun blankaj punktetoj, ĝia kapo kaj kolo estas hele flav-blanka kun nigre brunaj strioj. Ĝia kapo estas triangula. La vipuro milda vigle sin movas.

 

    Nun la sciencistoj en Shennongjia faras studojn al la serpento kaj dividas la videajn datumojn kun la usona kolego. Fine oni liberigos la vipuron en la sama loko kie oni ĝin kaptis.

 

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments