El Popola Ĉinio>头条新闻>

7 prezent-aviadiloj Jian-10 de la Ĉina Aerarmeo atingis Moskvon por partopreni en la 11-a Aeroplana Ekspozicio de Moskvo

| 2013-08-23
Bookmark and Share

Prezent-aviadiloj Jian-10 en flughaveno de Rusio

 

    Posttagmeze de la 21-a de aŭgusto 7 prezent-aviadiloj Jian-10 de la Ĉina Aerarmeo atingis la flughavenon Ramenskoye en eksterurbo de Moskvo. Tio estas la unua fojo por la Flugdemontra Trupo Bayi de la Ĉina Aerarmeo flugi al alia lando post ĝia fondiĝo antaŭ 51 jaroj. Laŭ invito de la Rusa Aerarmeo ĝi partoprenos en la 11-a Aeroplana Ekspozicio de Moskvo.

 

    La prezent-aviadilo Jian-10 farita de Ĉinio estis reekipita surbaze de la milita aviadilo Jian-10. Ĝia ĉefa tasko estas fari flug-prezentadon kaj funkcio-demonstradon en eksteraj interŝanĝoj.

 

    La generalmajoro Yang Weidong, aerarmea vickomandanto de la milita regiono de Pekino, supergrada piloto kaj gvidanto de la trupo, diris en la flughaveno Ramenskoye, ke la baza misio de la diverslandaj flugdemonstraj trupoj estas montri la perfektan lertecon de iliaj pilotoj kaj la forton, talenton kaj saĝon de iliaj nacioj per prezentado de akrobat-arto kaj plena demonstrado de aviadilaj funkcioj.

 

    Yang Weidong diris, ke de la 30-a de aŭgusto ĝis la 1-a de septembro la Flugdemonstra Trupo Bayi de la Ĉina Aerarmeo faros tri flugprezentadojn dum la 11-a Aeroplana Ekspozicio de Moskvo. Ĝi prezentos al rusoj kaj amikoj el diversaj landoj "baleton en la ĉielo".

 

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments