El Popola Ĉinio>头条新闻>

La nombro de la sovaĝaj poefagoj kun oraj haroj en la natura rezervejo Qiangtang atingis pli ol 200

| 2013-08-26
Bookmark and Share

 

 

 

Sovaĝaj poefagoj kun oraj haroj en la natura rezervejo Qiangtang de Tibeto

 

 

    La 25-an de aŭgusto raportisto informiĝis de la Forstuma Administracio de la gubernio Rutog en la regiono Ngari de Tibeto, ke nuntempe la nombro de la sovaĝaj poefagoj kun oraj haroj, kiuj pereos en la mondo, atingis pli ol 200 en la natura rezervejo Qiangtang.

 

    La sovaĝaj poefagoj kun oraj haroj estas unu el la specioj de la sovaĝaj poefagoj. Ili kun blankaj kornoj kaj hufoj havas la nomon pro siaj oraj haroj. Kiam la suno subiras, sub la vesperaj radioj de la suno ili kun oraj briloj fariĝis brila strio da pitoreska pejzaĝo en la natura rezervejo Qiangtang.

 

    Gangjia Ciren, estro de la Forstuma Administracio de la gubernio Rutog, konigis, ke la sovaĝaj poefagoj kun oraj haroj havas delikatan flaradon. Ili povas eviti homojn per kolekto de odoroj de homkorpoj laŭ ventodirekto kaj estas tre malfacile trovitaj.

 

    Dum la lastaj jaroj Tibeto fortigis protektadon de la sovaĝaj bestoj, tibetaj departementoj por publika sekureco severe batalis kontraŭ la krima agado de ĉasado de sovaĝaj bestoj, ankaŭ forstumaj departementoj de la gubernio Rutog prenis serion da rimedoj kaj diskonigis al la lokanoj protektadon de la sovaĝaj bestoj. Dank' al tio la pereontaj sovaĝaj poefagoj kun oraj haroj estas efike protektataj kaj ilia nombro multiĝis jaron post jaro.

 

    La natura rezervejo Qiangtang en la norda parto de Tibeto estas la natura rezervejo kun plej alta altitudo en la mondo. La altitudo de ĝia plejparto estas inter 4.5 mil kaj 5 mil metroj. La rezervejo kun areo de pli ol 200 mil kvadrataj kilometroj estas grava loko por vivado de la sovaĝaj poefagoj kun koraj haroj raraj en la mondo.

 

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments