El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping disdonis Nightingale-medalon al 6 ĉinaj premiitoj

| 2013-08-26
Bookmark and Share

 

 

Xi Jinping (meze) kaj la 6 ĉinaj premiitoj

 

    La 24-an de aǔgusto okazis en la Popola Halo de Pekino la 44-a Premio-dona Konferenco de Nightingale-medalo. Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la konferencon kaj disdonis la medalon al 6 ĉinaj premiitoj. Li varme gratulis ilin kaj kore salutis ĉiujn ĉinajn flegistojn, laborantojn de la Ruĝa Kruco kaj volontulojn.

 

    Ĉi-jare 32 flegistinoj el 16 landoj ricevis la medalon. Hua Jianmin, prezidanto de la Ruĝa Kruco de Ĉinio, diris en la konferenco, ke per siaj agoj la 6 premiitoj vive eksplikis la spiriton de la Ruĝa Kruco pri "humaneco, frateco kaj sindediĉo". Li esperas, ke pli ol 30 milionoj da ĉinaj membroj de la Ruĝa Kruco kaj volontuloj prenos ilin kiel ekzemplon, plue disvolvos la spiriton de la Ruĝa Kruco kaj faros pozitivan kontribuon por la sano de la popolo, por la harmonio kaj progreso de la socio.

 

    Peter Maurer, prezidanto de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco, ĉeestis la konferencon kaj laŭdis la premiitojn pro tio, ke ili eksplikis la promeson kaj sindediĉon per siaj propraj agoj kaj faris specialan kontribuon por disvastigi kaj disvolvi humanisman agadon kaj humanisman ideon.

 

    Nightingale-medalo establita de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco estas la plej alta premio por flegistinoj. De post 1983, kiam Ĉinio unuafoje rekomendis siajn kandidatojn al la 29-a Konferenco de Nightingale-medalo, sume 68 ĉinaj flegistinoj ricevis la honoron.

 

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments