El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

Kamparanojn en urboj trankviligas la daŭre posedataj kampoj hejme

| 2013-08-26
Bookmark and Share

 

 




Gong Youfeng en laboro 


 

    Gong Youfeng, 40-jara viro, havas apartamenton kun 100 kvadrataj metroj en komerca kvartalo de la guberniurbo Yuanling, Hunan-provinco. Tie li havas ankaŭ ĉestratan butikon kun la sama areo kiel tiu de la loĝejo. Li okupiĝas pri instalado de elektrokabloj kaj akvotuboj en privataj domoj. Per tiu laboro li ĝuas iom okupitan kaj tamen kontentigan vivon. Dum la laboraj tagoj matene per sia motorciklo li veturas al domoj de klientoj, vespere li iras promeni kune kun la edzino al la parko Fenghuangshan aŭ la placo Longzhou.

 

    Gong, laŭ la aspekto neniom diferenca de urbano, fakte estas kamparano el iu vilaĝo de la sama gubernio. Li diris, ke vivi en urbo estis por li revo multjare atendita. Por realigi ĝin li iris al Kantono kaj Pekino, kaj tie laboris en konstruejoj por lerni metion. Dank' al la diligenta laborado li nun havas etan kompanion por instali elektrokablojn kaj akvtubojn en la hejmloko. Dum la lastaj jaroj la gubernio rapide disvolviĝis, loĝkvartaloj konstruiĝis unuj post aliaj, kaj prosperis la negocoj de lia kompanio. Antaŭ kvar jaroj li aĉetis la apartamenton, kaj pasintjare li havigis al si ankaŭ la butikon. Li do sukcese realigis la revon loĝadi en urbo.

 

    Fakte laŭ politikoj de la loka registaro Gong povus registriĝi kiel urbano en Yuanling-gubernio. Li tamen ne faris tion kaj daŭre konservas sian kamparanan statuson. Li diris, ke en lia loĝkvartalo estas pli ol 20 familioj, kiuj kiel li konservas la kamparanan loĝ-registrecon.

 

    "Kial oni devas ŝanĝi sian loĝ-registrecon? Nun la favora trakto de kamparanoj estas simila al tiu de urbanoj. Eĉ kamparanoj havas kromajn subvenciojn." Pri tio Gong afablis fari kalkulon por mi: Nun lia familio havas 5-muojn da riz-kampo (unu muo egalas 666.7 kvadratajn metrojn) kaj vastan parcelon da montaro. Ĉiujare la ŝtato donas al la familio 1 000 juanojn por subvencii la terkulturadon, kaj krome en la montaro estas ankaŭ arboj. Aldone liaj familianoj kulturas ekster la domo fruktarbojn kaj legomojn, kiuj povas doni al ili monon post la vendiĝo de la rikoltoj. Liaj gepatroj jam atingis la laŭleĝan aĝon por pensio, kaj pro tio ĉiujare ricevas de la registaro 1 200 juanojn por la vivtenado. Do sen ajna laborado la familio povas enspezi kelkmil juanojn. Se li prenus por si la loĝ-registrecon en urbo, la enspezo nuliĝus. Se ili oficiale registriĝus kiel urbanoj de la gubernio, kaj ili povus ricevi la plej malaltan sumon de socia asekuro por urbanoj, la sumo tamen probable ne povus atingi tion, kion nun ili ricevas.

 

    "Kiel kamparanoj ni havas nian propran kampon, tial ni tute ne maltrankviliĝas." La vortoj esprimas la veran penson de kamparanoj, kiuj nun vivas en urboj. El la interparolo kun Gong, mi eksciis, ke trovi bonan okupon en la urbeto estas malfacile por homoj kiel Gong Youfeng. Verdire estas malmultaj kamparanoj, kiuj havas kapablon aĉeti domon en urboj same kiel li. Multaj kamparanoj enmigras en urbojn sed ili ĝenerale nur povas trovi okupojn kun nekontentigaj kondiĉoj kaj malgranda salajro. Ili ĉefe okupiĝas pri laboroj kiel tiuj de portempa purigisto, servisto en supermarkto, kelnero en restoracio, transportisto kaj fizika laboristo. La averaĝa enspezo estas inter 1 300 kaj 1 500 juanoj monate. En Yuanling estas ne malmultaj kamparanaj transportistoj, kiuj ricevas nur dudek aŭ tridek juanojn por unufoja transportado. Se ili estas bonŝancaj, ili povas havi tri aŭ kvar negocojn kun enspezo de 100 juanoj. Pri tio iu kamparano, kiu sin okupas pri transportado en urbo, diris al mi: "Per tiu malgranda enspezo estas malfacile vivi en urbo. Ĉiumonate restos tre malmulte da mono post la pagoj de domoluado, akvo, elektro kaj telefono. Pro tio estiĝas la fenomeno, ke la kamparanoj vivas en urbo, kaj tamen ili sin vivtenas subvenciite de la familianoj hejme laborantaj pri terkulturado."

 

    Pri tio mi provis serĉi kialojn, kaj informiĝis, ke al malgrandaj gubernioj mankas entreprenoj kaj laborŝancoj, ankaŭ la salajro estas kompare malgranda. Por tiaj kamparanoj vivteni la familianojn estas malfacile. Kaj tio fariĝis la ĉefa kialo por ili rifuzi ŝanĝi sian kamparanan loĝantecon en la urbo. Ĉar se estontece ili ne plu vivos en urbo, ili povos reveni al la kamparo por sin vivteni.

 

    Tial la problemo solvi loĝantec-registran sistemon de kamparanoj estas la neevitebla en la ĉina urbanizado.

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments