El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

Bonstataj aktivadoj de Guangdong helpas al orfoj kaj malriĉaj infanoj realigi siajn revojn

| 2013-08-28
Bookmark and Share

de YAN BIAN

  

    Ekde la jaro 2011, la Xugu-a Orfo-eduka Societo de Guangdong kaj MO & Co en Kantono kune kreis bonfaran programon "MOart Program". Dum la tri jaroj post ĝia fondiĝo, ĉiu el la de ĝi okazigitaj aktivadoj alportis al infanoj novajn ĝojon kaj surprizon.

 

    De la 28a de julio al la 3a de aŭgusto okazis en Pekino la 2a Somera Arta Tendaro por Infanoj de la programo "MOart Program". En la agado partoprenis 40 geknaboj el Xinyi kaj Liannan de la provinco Guangdong en suda Ĉinio. Estis la unua fojo por ili forlasi la hejmon, veni al Pekino kaj sperti malsamajn plezurojn dum lernado. Artistoj el diversaj kampoj kiel volontulo-instruistoj per siaj riĉaj spertoj alportis al la infanoj malsamajn kursojn. Intertempe, la tradiciaj "instruado" kaj "lernado" estis transformitaj al interesaj "kunĝuo" kaj "ludo". Ili kondukis la infanojn viziti la longe atenditajn vidindaĵojn de Pekino kaj muzeojn pri nuntempa arto, kaj ĉio tio estigis artan fajreron en la koro de la infanoj kaj ilin survojis al la revo.

 

    Krome, tiu ĉi tendaro ebligis al ĉiuj infanoj, kiuj venis al Pekino, realigis unu el siaj malgrandaj deziroj.

 


Infanoj post la vizito al la Ullens-a Centro por la Nuntempa Arto


 

Komenco de la gajeco el kreado de beleco

 

    Kiel la unua agado de "MOart Program" en la kuranta jaro, la sep-taga tendaro startis en antaŭurbo de Pekino kun la kursoj de baza arto, disvolvo de imago, trejnado por observo, muziko, teatraj artoj kaj tiel plu. Tie oni rompis la tradician koncepton pri la "leciono", la klasĉambro de heŭristika eduko de arto fariĝis kiel ludejo.

 

    La instruistoj el la Eksperimenta Arta Laborejo Hop kaj tiuj el la Ullens-a Centro por la Nuntempa Arto dezajnis por la infanoj abstraktajn artajn kursojn. En la leciono de legado, la infanoj aŭskultis la rakonton La Eta Princo, skizis en la menso la aventurojn de la heroo;en la kurso "optika modelado", la infanoj eltranĉis diversajn strangajn ŝablonojn, tra la projekcio oni faris la lastajn la lando de bizaraj etuloj... Deng Dafei, instruisto el la Lijuan-a Eksperimenta Arto-eduka Institucio, inspiris al la infanoj sperti la afrikan ekzoton rustikan, simplan kaj buntan por malkovri per arto la belecon de alia angulo de la mondo.

 

    Krom la kursoj de belarto, la somera tendaro enkondukis ankaŭ la koncepton pri "kreiva danco". Danc-terapeŭto Chen Cong lasis al la infanoj trovi la ritmon en la agado, sperti sonojn kaj karakterizaĵojn de malsamaj instrumentoj kaj ludi diversajn rolojn en la muzika dramo La Cirko, por ke ili persone spertu mirindecon de la muzika dramo.

 




Infanoj en la de instruisto Chen Cong gvidata kurso


 

Plenumi la dezirojn

 

    Antaŭ ĉi tiu tendaro, volontuloj faris viziton al pluraj orfoj kaj malriĉaj infanoj, kiuj partoprenos en la somera tendaro okazonta en Pekino, kaj koni ilian vivon kaj iliajn dezirojn. En la tendaro, ĉiuj 40 deziroj de la infanoj estis realigitaj.

 

    12-jara Pan Fang kun negranda staturo servis kiel ĉefo de la klaso kaj kiel flago-hisanto en la lernejo. Li ĉiam admiras onklojn de la Popola Liberiga Armeo, kaj deziras rigardi hisadon de la nacia flago sur la placo Tian’anmen dum la somera tendaro en Pekino. En la 30a de julio, volontuloj kondukis lin kaj liajn kunulojn al la placo Tian’anmen je la 5a horo matene, kaj lin kaptis forta emocio, kiam li propraokule vidis la leviĝon de la nacia flago en matena lumo.

 

   11-jara Tang Yixiang vivis de sia infaneco ĉe la maljunaj geavoj. La du maljunuloj jam de duonjarcento deziris iri al Pekino, sed bedaŭrinde, la deziro ne plenumiĝis eĉ ĝis la forpaso de la avo. Kun la revo de la du maljunuloj, li kun fotografilo venis al Pekino por partopreni en la somera tendaro kaj faris fotojn pri plej belaj pejzaĝoj en Pekino. La de li propramane farita albumo estas lia plej valora donaco al la avino.

 

    10-jara Tang Xuexin, knabineto kun grandaj okuloj, amas kanti kaj danci. Ŝia revo estas fariĝi kantisto en la estonteco. Dum la somera tendaro ŝi ludis la ĉefrolon de la muzika dramo La Cirko. La varmaj aplaŭdoj de la rigardantoj fariĝos ŝia movforto por insisti pri la revo.

 




Infanoj en la muzika dramo La Cirko


 

    La somera tendaro por la infanoj estas nur enkonduko de "Moart program" de la kuranta jaro. En oktobro, la programo denove kune kun artaj teamoj iros al regiono en profunda montaro, funkciigos tie kursojn pri abc-arto, kaj malfermos al la tieaj malriĉaj infanoj novan ĉapitron por ilia revo pri arto.

 

Profitigi pli da orfaj kaj malriĉaj lernantoj

 

    En la naŭ jaroj post sia fondiĝo, la Xugu-a Orfo-eduka Societo de Guangdong sub la gvido de prezidanto An Chengxin, forpasinta ĝenerala sekretario de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, Wang Songtang, aganta prezidanto kaj konstanta sekretario de la societo, kaj aliaj personoj, ĝis julio de 2013 finance subtenis 17 029 orfajn kaj malriĉajn lernantojn de la provinco Guangdong. Samtempe kun efektivigo de la financaj subvencioj por subteni malriĉajn lernantojn, la societo donas apartan atenton ankaŭ al la psikologio de la orfaj kaj malriĉaj lernantoj, ofte organizas diversajn aktivadojn por ili, ekz., ĉiujare ili organizas volontulojn viziti la regionon, kie ili laboris, kaj zorgas pri kresko de la lernantoj, kiuj ricevis la subtenon de la societo; ili okazigis ĉiujare diversajn subtenojn por edukado en malriĉaj lokoj, artan someran tendaron kaj serion da aktivadoj, tiel ke la infanoj daŭre ĝuos humanismajn zorgon kaj kuraĝigon.

 




La volontutaro de la Xugu-a Orfo-eduka Societo de Guangdong por la somera tendaro en Pekino



Redaktoroj : Liu Sigong kaj Wang Lihua

 


 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments