El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Heliko-knabino

| 2013-08-28
Bookmark and Share

 

 

Antaŭe estis juna kamparano, kies gepatroj antaŭlonge mortis kaj postlasis lin sola. Ĉiutage li estis okupita ne nur de kamplaboro, sed ankaŭ de preparado de manĝo. Tamen iom post iom li kutimiĝis al tia vivo.

 

Iun tagon li iris rikolti rizon. Dum rikoltado li subite rimarkis grandan helikon en angulo de la rizkampo. Li portis ĝin hejmen kaj bredis ĝin en akvovazo.

 

En la sekvanta tago, lavinte la kuirotajn rizon kaj legomon por tagmanĝo, li matenmanĝis kaj iris al kamplaboro. Kiam la suno leviĝis ĝis la mezo de la ĉielo, li ekiris hejmen por tagmanĝi. Endomiĝinte, li vidis vaporon super la kuirpoto, kvazaŭ iu ĵus farus kuiradon. Li malfermis la potokovrilon kaj trovis en la poto rizon kaj legomon pretigitaj. Kiu faris ĉion ĉi? "Eble la najbaro kompatis min pro mia okupiteco kaj preparis la manĝaĵon por mi", tiel li ne plu zorgis pri la okazaĵo.

 

Tamen en la postaj sinsekvaj tagoj, ĉiufoje kiam li tagmeze revenis hejmen, li vidis manĝaĵon pretigita en la poto.

 

Por scii, kiu tion faris, li frue revenis iutage, tamen ne rekte iris al sia hejmo, sed al tiu de najbaro. Li sin kaŝis tie por observado. Iom poste, li vidis nekonatan junulinon faranta kuiradon en lia kuirejo. Fininte la kuiradon, ŝi saltis en la akvovazon kaj malaperis.

 

Tiam li ekkomprenis, ke ŝi estas heliko-knabino.

 

La kamparano observis pluajn tagojn. Tiutage, kiam la heliko-knabino finis kuiradon kaj estis revenonta en la akvovazon, li aperis antaŭ ŝi kaj petis, ke ŝi ne foriru. Samtempe li prenis la heliko-ŝelon el la akvovazo kaj kaŝis ĝin. Tiel la heliko-knabino restis kaj edziniĝis al li post nelonge.

 

Post du jaroj li havis filon. Kelkaj jaroj pasis, la filo kreskis kaj la patro sendis lin viziti lernejon. Sed kien li venis, tien liaj kamaradoj sekvis. Ili ankaŭ fingre montris lin kaj mokis lin.

 

"Fi, fi, fi! Via patrino estas heliko-spirito!"

 

"Ha, ha, ha! Via patrino estas heliko-ŝelo!"

 

Plorante, la knabo revenis hejmen. Informiĝinte pri kialo, la patrino kun larmoj konsolis lin. De kamplaboro revenis la patro, al kiu la knabo rakontis la samon. La patro diris: "Lasu ilin tion diri, ne gravas!"

 

Tamen la knabo ankoraŭ ploris senĉese. La embarasita patro volis trovi ian ludilon por lin distri. Ĉu en ordinara kamparana familio troviĝis ludilo? Finfine li ekmemoris la heliko-ŝelon, kiun li siatempe kaŝis en kesto.

 

Subite la patrino vidis la heliko-ŝelon en la manoj de la filo. Tuj ŝi ĝin forkaptis, rapide al la rivero, metis ĝin sur la kapon, refariĝis granda heliko, ruliĝis en la riveron…

 

Poste la kamparano ne plu vidis sian edzinon, nek la filo sian patrinon.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments