El Popola Ĉinio>头条新闻>

Reago de Japanio al la urĝo de Ban Ki-moon pri introspekto pri la historio

| 2013-08-28
Bookmark and Share

 

 

 

Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj  

 

    La 26-an de aŭgusto la japana novaĵ-agentejo Kyodo raportis, ke responde al la parolo de Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, pri tio, ke Japanio devas fari introspekton pri la historio, la japana registaro diris: "Ĉu estas ĝusta la parolo de Ban Ki-moon kiel ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, kiu devas teni neŭtralan starpunkton? Estas necesa por Japanio konfirmi la veran intencon de la parolo". Ĝi komencis fari konfirmon pri la afero.

 

    Iu ŝtatoficisto de Japanio diris: "La parolo de Ban Ki-moon ŝajne reprezentis la starpunkton de Ĉinio kaj tiun de la Korea Respubliko, kiuj severe kritikas Japanion." Iu bone informita persono malkaŝis, ke la japana registaro intencas fari detalan enketadon pri la parolo de Ban Ki-moon en la gazetara konferenco per la japana ambasadorejo en la Korea Respubliko, kaj poste demandos la Unuiĝintajn Naciojn pri ĝia intenco.

 

    La 26-an de aŭgusto Ban Ki-moon, kiu vizitas la Korean Respublikon, aranĝis gazetaran konferencon en la sidejo de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de la Korea Respubliko. Parolante pri la kontraŭo inter Japanio kaj Ĉinio kaj la Korea Respubliko en la konscio pri la historio li diris: "La japana registaro kaj ĝiaj politikaj gvidantoj devas fari profundan introspekton por havi belan internacian estontecon".

 

    La novaĵ-agentejo Kyodo opinias, ke Ban Ki-moon ne konkrete parolis pri tio, pri kio Japanio devas fari introspekton. Lia parolo eble estis direktita al la parolo de la japana ĉefministro Shinzo Abe pri "la difino de agreso ne havas lastan konkludon" kaj al liaj aliaj paroloj. Estas malofte okazis, ke la ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj montris la eraran sintenon de iu lando per akraj vortoj.

 

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments